Tiu artikolo temas pri kazaĥa gazeto. Nenio rilata al similnoma Sara Baras, hispana dancistino de flamenko.


Emblemo de Ŝara-Bara

Ŝara-Bara (ruse «Шара-Бара») estas provinca ĉiusemajna reklama gazeto, eldonata en urbo Ŝimkento de Sud-Kazaĥia provinco. La gazeto estas registrita en Ministerio de kulturo kaj informado de Respubliko de Kazaĥio (Atestilo № 3576 je 6-an de februaro 2003 jaro).

En la gazeto oni publikigas kiel pagitajn, tiel ankaŭ senpagajn (nur sur gazetaj talonoj, kiuj estas en ĉiu numero) anoncojn de organizaĵoj kaj privataj personoj.

La gazeto eldoniĝas ruslingve, kutime en kvarkolora aspekto (nigra, blanka, blua kaj ruĝa (kaj ĝiaj tonkoloroj) po tri partoj kaj konsistas el 80-100 paĝoj. Ĉiumarde estas eldonataj 13000 ekzempleroj (je 29.06.2010).

Krom reklamo, la gazeto ankaŭ proponas al legantoj diversajn utilajn informojn.

Rubrikoj redakti

1-a parto

  • Transporto
  • Higiena instalaĵo
  • Hejmuzema teĥnikaĵo
  • Meblo
  • Konstruaj materialoj
  • Organiza teĥnikaĵo
  • Fabrikaj instalaĵoj
  • Interŝanĝo

2-a parto

  • Aĉetado
  • Lulado
  • Servoj
  • Laboro
  • Ceteraĵoj
  • Informoj

3-a parto

  • Nemoveblaĵoj

Referencoj redakti