Ŝelkpantalono

vestaĵo

Ŝelkpantalono estas specifa formo de pantalono kun alkudrita antaŭtuko kovrante la bruston. Malantaŭe estas fiksitaj ŝelkoj kiuj transiras la ŝultrojn kaj estas fiksitaj sur la antaŭtuko. Sur la antaŭtuko ofte troviĝas poŝo.

Klasika ĝinza ŝelkpantalono
Zina Kuprijanoviĉ en ŝorta ŝelkpantalono

La ŝelkpantalono estis enkondukita kiel laborvesto en Usono kaj tie fabrikita ĉefe el drelikobluĝino, unue por farmistoj kaj agrikulturaj laboristoj.

Dum la 1980-aj jaroj ĝi estis populara vestero por lesbaninoj.


Avantaĝoj redakti

  • Ŝelkpantalonoj protektas pli bone kontraŭ malpuro kaj malvarmo.
  • ĈemizoT-ĉemizo ne povas gliti el la pantalono.
  • Ŝelkpantalonoj estas tre komfortaj. Aliaj pantalonoj estas alĝustigita ĉe la talio por malhelpi malsuprenglito, sed ĉe ŝelkpantalonoj tion faras ŝelkoj, kaj ili do estas pli larĝaj ĉe la talio.

Malavantaĝoj redakti

  • Vestado kaj malvestado de ŝelkpantalono estas pli malfacile ol tio de alia pantalono. Post englito en la krurumoj, necesas kapti la malantaŭe pendantajn ŝelkojn, meti ilin sur la ŝultrojn, suprenlevi la antaŭtukon kaj fiksi la ŝelkojn. Aldone la flankoj devas esti fermotaj per butonoj. Tiu malavantaĝo estas ĉefe videbla en la necesejo.
  • Levante la du brakojn, povas okazi ke oni tiras la tutan pantalonon, kio povas esti malagrabla inter la femuroj. Tiu problemo ne okaziĝas kun aliaj pantalonoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti