Ĝinzoŝtofo
(Alidirektita el Bluĝino)
Ĝinzoŝtofo aŭ denimo estas tre fortika ŝtofo, kutime produktita el kotono. El ĝi oni produktas jakojn kaj pantalonojn, precipe ĝinzojn. La ŝtofo ofte, sed ne nepre estas blua. Iam la blua kolorigilo indigo estis tre populara kaj tial ofte uzata por tia ŝtofo.

Parto de ĝinzoŝtofo el blua ĝinzo
Simila ŝtofo estas dreliko.