Ŝevlino (aerodromo)
Ŝevlino (aŭ Pjatnica) estas malgranda aerodromo por privataj aviadiloj en Moskva provinco. Ĝi situas en distrikto Solneĉnogorsk apud Istra baraĵlago kaj vilaĝo Ŝevlino.
Aerodromo
redaktiLa aerodromo estis solene malfermita la 25-an de aŭgusto 2012[1]. Nun ĝi estas uzata kiel aerodromo por privataj aviadiloj. Krome, oni proponas al dezirantoj organizi flugojn en lokaj aviadiloj ĉirkaŭ la flugkampo, pro tio ĝin vizitas multaj ŝatantoj (plejparte - somere kaj en semajnofino). Nun tie estas kelkaj dekoj da diverstipaj malgrandaj aviadiloj.
Ĉi tiu aerodromo estas ankaŭ unu el centroj de glisila sporto.
Eventoj
redaktiProblemoj
redaktiReago de vilaĝanoj
redaktiMultaj loĝantoj de proksima vilaĝo Ŝevlino malaprobas tiun aerodromon, asertante, ke ĝia uzado rompas iliajn rajtojn. Laŭ raporto de federacia televidkanalo TVCentr la 25-an de junio 2012, jam tiutempe multaj flugoj ĉirkaŭ la flugkampo kaŭzas problemojn:
- aviadiloj elflugadas super la loĝejoj, pro kio ekde mateno ofte estas forta bruo; krome, tio ebligas aviadilan akcidenton, pro kio en vilaĝo eblas incendio;
- dum disvastigo de la aerodromo oni rompis vojojn ĝis kelkaj domoj (oni asertas, ke tio jam kaŭzis morton de malsana vilaĝanino, kiam ambulanco ne ekpovis alveturi al ŝia domo).
Akcidentoj
redaktiDum funkciado de aerodromo okazis multaj aviadilaj akcidentoj.
- La unua akcidento okazis jam dum ĝia malfermo la 25-an de aŭgusto 2012, en kiu pereis du homoj[4]: dum la festado unu malgranda aviadilo kraŝis proksime en distrikto Klin.
- La 9-an de junio 2013 proksime al vilaĝo Pjatnica pro forta vento kraŝis malgranda aviadilo. Pereis du homoj, unu el ili estis konata piloto de aviadila grupo "Apusoj" (ruse "Стрижи")[5].
- La 22-an de majo 2014 falis memfarita aviadilo, la piloto pereis[6].
Referencoj
redakti- ↑ Festo en Ŝevlino (ruse)
- ↑ «ВЕРТОСЛЕТ» – ГЛАВНЫЙ ВОЗДУШНЫЙ ПРАЗДНИК 2014 ГОДА (ruse)
- ↑ В Подмосковье состоялся ВЕРТОСЛЁТ, raporto pri pasinta helikoptera festivalo (ruse)
- ↑ Pridiskuto sur diskutejo (ruse)
- ↑ Aviadila katastrofo en Apudmoskvo: sur aerodromo Ŝevlino kraŝis la dua aviadilo dum la jaro (ruse)
- ↑ В Подмосковье конструктор-любитель разбился на самодельном самолете Arkivigite je 2014-05-25 per la retarkivo Wayback Machine (ruse)
Eksteraj ligiloj
redakti- Paĝo ĉe Fejsbuk (ruse)
- Paĝo ĉe VKontakte Arkivigite je 2015-02-03 per la retarkivo Wayback Machine (ruse)