Ŝlosilo de Salomono

La Ŝlosilo de Salomono (latine Clavicula Salomonis; hebree מפתח שלמה [Mafteah Ŝelomoh] ) estas pseŭdoepigrafia grimorio (ankaŭ konata kiel libro de sorĉoj) atribuita al Reĝo Salomono. Ĝi verŝajne devenas de la 14-a aŭ 15-a jarcento, el la Itala Renesanco. Ĝi prezentas tipan ekzemplon de Renesanca magio.

Ŝlosilo de Salomono
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Salomono
Lingvoj
Lingvo latina lingvo
Eldonado
Ĝenro Grimorio
vdr
Unu el la pentakloj trovitaj en la manuskriptoj Ŝlosilo de Salomono.[1]

Eblas ke la Ŝlosilo de Salomono inspiris pli postajn verkojn, precipe la 17-jarcentan grimorion ankaŭ konatan kiel Clavicula Salomonis Regis, Malgranda Ŝlosilo de Salomono, aŭ Lemegeton, kvankam estas multaj diferencoj inter la libroj.

Referencoj

redakti
  1. Tiu ĉi estas identigita kiel "La Granda Pentaklo" kaj aperas en 17-jarcenta itala manuskripto. Ekvivalenta figuro ankaŭ aperas en latina versio, de 1674. La figuro estas variaĵo de la "dia sigelo" (latine Sigillum Dei) publikigita de Athanasius Kircher en lia ampleksa egiptologio verkaĵo Oedipus Aegyptiacus (Romo, 1652-4, paĝoj 479-81).