Ŝtalgitaro
diversaj grupoj de plukinstrumentoj, ĉiuj el la familio de glitogitaroj
Ŝtalgitaro (havaje kīkākila) povas aludi al diversaj grupoj de plukinstrumentoj, ĉiuj nomeblaj specoj da glitogitaroj kaj evoluigitaj fine de la 19-a kaj en la unua duono de la 20-a jarcento. Ili ĉiuj devenis de la Havaja insularo, disvastiĝis unue al Usono, kie ili tre influis la sonon de la kontrea muziko, kaj de tie en la restan mondon. Unuavice temas pri la grupoj de
- genuoŝtalgitaro
- genuoŝtalgitaro kun resonilo
- genuoŝtalgitaro kun elektra sonprenilo
- elektrigita genuoŝtalgitaro kun elektronika plifortigo kaj
- pedala ŝtalgitaro
La unuaj du grupoj estas akustikaj, la lastaj tri elektronikaj plukinstrumentoj. Kvankam la muzikilaj korpoj ofte konsistas je relative granda parto el ŝtalo, la unua silabo en la vorto ŝtalgitaro indikas precipe al tio, ke la gitaraj kordoj nepre devas esti el ŝtalo.