Ŝtato Krosrivero
Ŝtato Krosrivero aŭ en angla Cross River State estas ĉemarborda ŝtato en sudorienta Niĝerio. Ties nomo estas rilata al la rivero Kroso.
Ŝtato Krosrivero | |
subŝtato | |
Lando | Niĝerio |
---|---|
Poŝtkodo | 540001 |
![]() | |
Retpaĝo: www.crossriverstate.gov.ng | |
La ĉefurbo kaj registara sidejo estas Kalabaro. Akamkpa kaj Biase estas grandaj komercaj kaj industriaj urboj, respektive. Limoj estas kun Benue Ŝtato norde, kun Enugu Ŝtato kaj Abia Ŝtato okcidente, dum oriente kun Kameruno kaj sude kun la Akva Ibom Ŝtato kaj la Atlantika Oceano.
La indiĝenaj etnaj grupoj en Krosrivera ŝtato estas Efikoj, kies Efika lingvo estas la oficiala lingvo de la Ŝtato, Ejaghamoj, kaj Bekvaraoj.