Ŝum (internacie ofte Choum) estas urbo en norda Maŭritanio, situanta en la Regiono Adrar, proksima al la limo kun Okcidenta Saharo. Ŝum havas populacion de proksimume 5.000.

Ŝum
komunumo de Maŭritanio
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 21° 18′ N, 13° 4′ U (mapo)21.298611111111-13.066111111111Koordinatoj: 21° 18′ N, 13° 4′ U (mapo) [+]
Alto 328 m [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Ŝum (Maŭritanio)
Ŝum (Maŭritanio)
DEC
Ŝum
Ŝum
Situo de Ŝum

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Choum [+]
vdr

Historio redakti

La urbo kreskis de sia pozicio ĉe trans-saharaj komercaj itineroj. Ĝi malkreskis kun la komerca malkresko kaj en 1977 ĝi estis atakita fare de francaj soldatoj kiel ŝajna bazo de la Fronto Polisario, la nacia liberiga movado batalanta por sendependeco de Okcidenta Saharo.

Transporto redakti

Ŝum nun estas haltejo por la Maŭritania fervojo de Nuadibu ĉe la atlantika marbordo ĝis Zuerato, kaj transporta vojnodo por aliro al la Altebenaĵo Adrar kaj la maŭretana ĉefurbo Nuakŝoto. Ĝi estas la fervojo kiu faris Ŝum fama - aŭ fifama - en la eŭropa kolonia heredaĵo de Afriko.

Nacia fervojo pasante tra fremda teritorio redakti

La urbo staras sur sprono de tero kiu portas la plej gravan turnopunkton ĉe la limo inter Maŭritanio kaj Okcidenta Saharo. En la fruaj 1960-aj jaroj la francaj koloniaj aŭtoritatoj en Maŭritanio deziris konstrui la linion de Nuadibu ĝis Zuerato por ekspluati la ferercajn rezervojn ĉe Zuerato. La hispanaj aŭtoritatoj tiam respondecaj por Okcidenta Saharo negocis por permeso, ke la fervojo estu konstruata tra hispana teritorio sur relative ebena dezerto sed provis trudi kondiĉojn neakcepteblaj al la francoj. La francaj inĝenieroj tiel konstruis linian paralelan kun la limo kaj tunelis tra la Ŝum-monteta - du kilometrojn tra solida granito ĵus por resti ene de franca teritorio. La tunelo estis nomita "monumento al eŭropa stulteco en Afriko". La absurdaĵo estis prilumata, kiam la suda parto de la teritorio de Okcidenta Saharo estis dum nelonge administrata fare de Maŭritanio, post kiam la hispanoj retiriĝis en 1975-76. La tunelo estas jam ne en uzo kaj 5-km-a sekcio de la fervoja tranĉo rekte trairas parton de la Okcidenta Saharo, kontrolata de POLISARIO.