Maŭritania fervojo

La Maŭritania Fervojo estas la nacia fervojo de Maŭritanio. Ĝi konsistas el unu, 704 km longa fervoja linio, ligante ferercan minejan centron de Zuerato kun la haveno de Nuadibu, tra Fderik kaj Ŝum. La fervojan linion kontrolas la ŝtata organizo Société Nationale Industrielle et Minière (SNIM).

Nouadhibou–M'Haoudat
Linio de Maŭritania fervojo
Linio de Maŭritania fervojo
Linia longeco:700 km
Ŝpuro: 1435 mm (Normala ŝpuro)
0 Haveno, turnejo
0 Nuadibu
96 Boulenoir
155 Kilometro 155
179 Kilometro 179
222 Agueijit
255 Inal
287 Kilometro 287
318 Tmejmitŝat
348 Kilometro 348
393 Ben Amera
415 Kilometro 415
459,5 Ŝum
Maŭritanio / Okcidenta Saharo
Okcidenta Saharo / Maŭritanio
478 Kilometro 478
485 Char
568 Tuadschil
624 Kilometro 624
629 Fderik
670 El Rhein
700 M'Haoudat
652 Zuerato
Ŝarĝejo 2
Ŝarĝejo 1
Maŭritania fervoja vagonaro ĉe stacio en Nuadibu

La trajno de la fervojo povas longi eĉ ĝis 2,5 km, tiel ĝi estas unu el la plej longaj kaj pezaj de la mondo. Ĝi konsistas el 3 aŭ 4 dizel-elektraj lokomotivoj de General Motors (3.300 ĈP) kaj 200 ĝis 210 vagonoj, kiuj transportas po ĝis 84 tunoj da fererco kaj kelkajn priservajn vagonojn.

Vojaĝantoj povas uzi la trajnon nur kelkfoje, en organizo de Societo ATTM (Société d'assainissement, de travaux, de transport et de maintenance). La pasaĝeraj vagonoj estas kelkfoje aldonitaj, sed pli ofte la pasaĝeroj simple veturas sur la ferercaj vagonoj.

Ekteraj ligiloj, angle redakti