Șimand
komunumo en Rumanio
Șimand [ŝimand] (hungare: Simánd) estas komunumo en Rumanio norde de Arad.
Șimand | ||
---|---|---|
Komunumo | ||
komunumo en Rumanio | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Arad | |
Alinome | Simánd (hungare) | |
Iama hungara departemento | Arad | |
Situo | 46° 26′ N, 21° 28′ O (mapo)46.42521.461944444444Koordinatoj: 46° 26′ N, 21° 28′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 94 m | |
Poŝtkodo | 317335 | |
Loĝantaro | 4 144 (2002, en la komunumo) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 12340 | |
Loĝantaro
redaktiEn 1992 ĝi havis 3 521 loĝantojn (rumanoj, 6 % da hungaroj), en 2002 estis 4 144 loĝantoj.
Historio
redaktiLa loko estis unuafoje dokumente menciita en 1290. Tamen, laŭ nekropolo trovita ĉe Grozdoala, datita je la unuaj antaŭkrista aŭ postkrista jarcentoj, jam tiam loĝis homoj en la regiono. Ĝi apartenis ĝis 1919 al Hungario dkaj estis parto de la departemento Arad. La nuna komunumo formiĝis per la unuiĝo de Șimandul de Jos kaj Șimandul de Sus en 1890. Inter 1910 kaj 1918 ili denove memstariĝis kaj ĉirkaŭ 1925 ili reununiĝis.
Fonto
redakti- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Renomaj personoj
redakti- Géza Galló (1913 aŭ 1914 – 2002, Melburno): hungara ĵurnalisto.
- András Tóth, hungara skulptisto.
Eksteraj ligiloj
redakti- Mapo de la distrikto Arkivigite je 2005-12-08 per la retarkivo Wayback Machine