Por samtitola artikolo vidu la paĝon Lingvo Internacia.

La Internacia lingvo Esperanto (ruse Международный язык "ЭСПЕРАНТО") estas historia ruslingva lernolibro pri Esperanto de 1904.

Международный язык "ЭСПЕРАНТО"
Международный язык "ЭСПЕРАНТО"
Международный язык "ЭСПЕРАНТО"
Aŭtoro Ludoviko Lazaro Zamenhof
Eldonjaro 1904
Urbo Varsovio
Eldoninto Типография Якова Кельтера
ISBN 113
vdr

La libro estas reeldono de La Unua Libro kun modernaj aldonoj de la jaro 1904. Ĝi produktiĝis en la presejo de Типография Якова Кельтера (Tipografija Jakova Keltera) en Varsovio, kie ankaŭ produktiĝis la ruslingva eldono de la La Unua Libro, kvankam en 1887 la eldonejo ankoraŭ havis la nomon de la patro de Jakobo Kelter, nome Ĥajim Kelter. Ekzemplero de la libro situas interalie en la privata biblioteko de P. Fiŝo.

La tuta titolo, kun subtitolo, estas La Internacia lingvo “ESPERANTO” kun antaŭparolo kaj du vortaroj kaj kun aldona broŝuro “Mallongaj informoj“ (ruse Международный язык "ЭСПЕРАНТО" с предисловием и двумя словарями и с приложением брошюры "Краткие сведения").

La instruilo konsistas el jenaj partoj:

  1. Antaŭparolo
  2. Plena instruilo de internacia lingvo Esperanto
  3. Internacia-rusa kaj rusa-internacia vortaroj
  4. Koncizaj informoj pri internacia lingvo "Esperanto"
  5. Deklaro
  6. Specimenoj por traduko
  7. Eltiraĵo el la vortaro
  8. Kelkaj opinioj pri internacia lingvo "Esperanto"
  9. La listo de haveblaj libroj

El la enhavo redakti