Metodikaj materialoj por internacia lingvo esperanto
Metodikaj materialoj pri internacia lingvo Esperanto por kursoj. << ĝuste tiel estas la plena nomo>>
- aŭtoro: Boris Kolker
- tradukisto:
- eldonejo: Уфимский клуб Эсперанто Klubo "Esperanto" de Ufa (UFA Sovetio)
- jaro de la unua eldono: 1974
- jaroj de la reeldonoj: 1976, 1978, 1979 kaj 1980
- presejo: ВЦ Статуправления БАССР Уфа
- formato: 80 paĝoj
- recenzoj:
- situo: privata biblioteko de P.Fiŝo
Методические разработки по международному языку эсперанто для курсов | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Boris Kolker | |
Eldonjaro | 1978 | |
Urbo | Ufa | |
Eldoninto | klubo "Esperanto" de Ufa | |
Paĝoj | 80 | |
Методические разработки по международному языку эсперанто для курсов — la lernolibro estis eldonita responde al petoj de sovetiaj esperanto-kluboj. Fundamento de la libro estis eldonita surpaĝe de la Ufaa junulara revuo "Ленинец" (Leninano) en aŭgusto-septembro de 1973 sub la titolo "Изучаем язык дружбы" (Ni lernas la lingvon de amikeco). La lecionojn alte taksis Gaston Waringhien (la tiama prezidanto de Akademio de Esperanto). En majo de 1974 en la revuo estis prezentita letero de la prezidanto de Vjetnama Pacdefenda Esperantista Asocio Nguyen Van Kinh. La aŭtoro de la letero atentigis pri avantaĝoj de la kurso: kompakteco, alta politika kaj metodika nivelo, vigla lingvaĵo de tekstoj. En junio la leteron represis la angla, franca kaj hispana eldonoj de la grava sovetia revuo Moskvaj novaĵoj. Post la letero estis amasa reeĥo el diversaj landoj. En 1974 la klubo decidis eldoni la kursojn en formo de aparta libro. Dum preparo de la eldono estis konsiderataj opinioj de diversaj esperantistoj. Poste sekvis prilaboritaj eldonoj de la jaroj 1976, 1978, 1979 kaj 1980 en Ufa. Krome la lernolibro estis presita en Moskvo, Krasnojarsko, Kujbiŝev (Samara), Uljanovsk, Jekaterinburg, Rostov, Vladivostok, Soĉi, Tallinn, Kaunas, Duŝanbe, Tiraspol.
-
La libro kun dediĉo de Boris Kolker al Magomet Isajev