1-a simfonio (Schumann)

(Alidirektita el 1-a Simfonio (Schumann))

La Simfonio n-o 1 b♭-maĵora op. 38, ankaŭ nomata printemposimfonio, de Robert Schumann ekestis sur la supro de lia vivo en nur kvar januartagoj de la jaro 1841. Li mem diris, ke la verko "naskiĝis en arda horo“ kaj li mem „estis tute feliĉa“ pri ĉi tiu laboro:

Mi verkis la simfonion, se mi rajtas diri tiel, en tiu printempa impulso, kiu ekscitas la homon ĝis en la plej alta aĝo kaj ĉiujare denove surprizas. Priskribi, pentri mi ne volis; ke tamen ja la tempo, en kiu ekestis la simfonio, efikis sur ĝia formado, kaj ke ĝi estiĝis ĝuste tiel, kiel ĝi estas, mi ja kredas. - Robert Schumann

La poezia fonto por la simfonio estas mallonga poemo de Adolf Böttger, kies finajn liniojn

„O wende, wende deinen Lauf
Im Tale blüht der Frühling auf!“

entonigas la latunaj blovinstrumentoj je la komenco de la simfonio.

Titoloj de la movimentoj redakti

  1. movimento: Andante un poco maestoso – Allegro molto vivace
  2. movimento: Larghetto
  3. movimento: Scherzo (Molto vivace)
  4. movimento: Allegro animato e grazioso

Akceptado redakti

Ĉe la unuan prezentadon la 31-an de marto 1841 Felix Mendelssohn Bartholdy direktis la Gewandhausorchester Leipzig. La publiko bone akceptis la verkon.

Eksteraj ligiloj redakti