2-a simfonio (Schumann)

La 2-a simfonio en C-maĵoro estis komponita far Robert Schumann en la jaroj 1845 kaj 1846. Laŭ kronologia vidpunkto temas pri la 3-a simfonio de Schumann, ĉar li verkis la simfonion en d-minoro pli frue, nome en 1841. Ĉi tiu tamen restis komence nepublikigita, nur en 1851 Schumann prilaboris ĝin, tiel ke ĝi publikiĝis kiel lia 4-a simfonio.

Ekestohistorio redakti

La simfonio en C-maĵoro ekestis en la tempo, en kiu la sanstato de Schumann atingis unuan malaltan punkton; la kaŭzo por tio verŝajne originas en la anima kaj ankaŭ korpa depresio de la artisto. Tiurilate oni povas interpreti la simfonion helpe de liaj fantaziaj fratoj Florestan und Eusebius. Kelkaj interpretadoj asertas, ke ĉiu temo, ĉiu humoro estis "komponita" de unu el tiuj du. Krome ekkoneblas granda influo sur la simfonion per la verkoj de Johann Sebastian Bach. Schumann mem diris, ke li kuracos sin de sia depresio, studante Bach-on kaj verkante ĉi tiun simfonion.

Strukturo redakti

La simfonio konsistas el kvar movimentoj, el kiuj la 2-a kaj 3-a movimentoj male al la principoj de klasika simfonio estas interŝanĝitaj, kiel tion faris ankaŭ jam Beethoven en sias 9-a simfonio kaj Felix Mendelssohn Bartholdy en sia reformacia simfonio. La kvar movimentoj titoliĝas:

  1. Allegro ma non troppo (kun malrapida kaj solena enkonduko)
  2. Scherzo (Allegro vivace)
  3. Adagio espressivo
  4. Allegro molto vivace

Eksteraj ligiloj redakti