COVID-19-protestoj en Ĉinio en 2022

Serio de protestoj kontraŭ COVID-19-ŝlosado komenciĝis en Ĉinio la 15an de novembro 2022.[1]

EnkondukoRedakti

La protestoj komenciĝis en respondo al iniciatoj prenitaj de la ĉina registaro por malhelpi la disvastiĝon de COVID-19 en la lando, inkluzive de efektivigo de nul-COVID-politiko. Malkontento pri la politiko kreskis ekde la komenco de la pandemio, kiu enŝlosis multajn homojn al siaj hejmoj sen laboro kaj lasis kelkajn nekapablaj aĉeti ĉiutagajn necesaĵojn.[2][3]

Dum malgrand-skalaj protestoj komenciĝis komence de novembro, ĝeneraligita civiltumulto erupciis post mortiga fajro en Urumĉio kiu mortigis dek homojn, post tri fermomonatoj en Ŝjinĝjiango. Manifestacianoj postulis la finon de la registara nul-COVID-politiko kaj serumado, kaj kelkaj etendis sian proteston direkte al la gvidado de Xi Jinping kaj la Ĉina Komunista Partio.[4]

ReferencojRedakti

  1. Kwon, Jake, "Workers at the world's largest iPhone factory in China clash with police, videos show", 2022-11-23. (angle)
  2. "Xinjiang residents complain of hunger after 40-day COVID lockdown", 2022-11-15. (angle)
  3. Jiang, Steven, "Hunger and anger in Shanghai's unending lockdown nightmare", 2022-04-19. (angle)
  4. Kang, Dake, "10 killed in apartment fire in northwest China's Xinjiang", November 26, 2022. (angle)