5-a simfonio (Dvořák)

La 5-a simfonio en F-maĵoro, Op. 76, B. 54, estas klasika kompono de la ĉeĥa komponisto Antonín Dvořák. Ĝi estis origine publikigita kiel Simfonio No. 3.

Dvořák komponis tiun sian kvinan simfonion dum la someraj monatoj en junio kaj julio 1875. La simfonio estis dediĉita al Hans von Bülow, danke pro la sistema patronado fare de la dirigento por la orkestraj verkoj de Dvořák.[1]

La simfonio enhavas kvar movimentojn:

  • Allegro ma non troppo (en F-maĵoro)
  • Andante con moto (en A-minoro)
  • Andante con moto, quasi l'istesso tempoAllegro scherzando (scherzo en B♭-maĵoro, trio en D♭-maĵoro)
  • Finale: Allegro molto (en F-maĵoro)

Tipa ludotempo de la verko havas daŭron de ĉirkaŭ 40 minutoj.

La simfonio estis verkita por orkestro de du flutoj, du hobojoj, du klarnetoj kaj unu basklarneto, du fagotoj, kvar kornoj, du trumpetoj, tri trombonoj, timbaloj, triangulo kaj kordinstrumentoj.

Notoj redakti

  1. Score, p. IX

Bibliografio redakti

  • Dvořák, Antonín: Sinfonia V. Fa Maggiore. Op. 76. Score. Prague: Editio Supraphon, 1989. H 3001
  • Brown, A. Peter. “The Symphonies of Antonín Dvořák,” in The Second Golden Age of the Viennese Symphony: Brahms, Bruckner, Dvořák, Mahler, and Selected Contemporaries (Bloomington: Indiana University Press, 2003), 314–436.
  • Christoph Hahn, Siegmar Hohl (eld.), Bertelsmann Konzertführer. Bertelsmann Lexikon Verlag, Gütersloh/Munich 1993, ISBN 3-570-10519-9
  • Annette Retinski, Alfred Beaujean, Harenberg Konzertführer: der Schlüssel zu 600 Werken von 200 Komponisten: mit 800 CD-Empfehlungen der "FonoForum"-Redaktion, fourth edition. Harenberg Kommunikation, Dortmund, 1998. ISBN 3-611-00535-5.
  • Hansjürgen Schaefer: Konzertbuch Orchestermusik A-F. VEB Deutscher Verlag für Musik, Leipzig 1958.