54-a Virtuala Esperanto-Kongreso ILEI 2021

54-a Virtuala Esperanto-Kongreso ILEI 2021 okazos ekde la 7-a ĝis la 14-a de aŭgusto 2021.

emblemo de ILEI

La unua plano estis kunveni fizike en Benino, en Kotonuo, pro la fakto, ke en tiu lando la pandemio apenaŭ atakas. Tamen pro la magraj vojaĝebloj anoncis sin nur kelkaj partoprenontoj. Pro tio ILEI devis nuligi la fizikan renkontiĝon kaj reiri al plene virtuala kunveno.

La organizado estas en la manoj de Unika, de Marija Belosevic kaj de Mireille Grosjean, la prezidanto de ILEI.

La kongresa temo estas Esperanto-kulturo en Esperanto-kursoj.

En la dimanĉo kaj mardo okazos komitatkunsidoj kun elekto de nova Estraro por la Ligo ILEI.

En la kongresa ĵaŭdo kaj vendredo okazos universitatnivela simpozio kun enkonduka prelego de Profesoro Charles Ligan de la benina Universitato de Abomey-Calavi.