82-a SAT-Kongreso 2009
La 82-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) okazis en Milano inter la 18-a kaj la 25-a de julio 2009. La realigado de tiu kongreso estis aprobita de la 81-a SAT-Kongreso 2008 okazinta en Kazanlako, Bulgario. La ĉefa temo de debatoj estas enmigrado. Tiam estis prezidento de la Plenum-komitato Jakvo Schram kaj estris la kongresan komitaton Andrea Montagner nome de la organizo ARCI Esperanto.
82-a SAT-Kongreso 2009 | |
---|---|
Loko | Milano |
Ekde | 18-a de julio 2009[1] |
Ĝis | 25-a de julio 2009[2] |
Organizanto | Sennacieca Asocio Tutmonda |
← Antaŭa | Sekva → |
Krom la kutimaj laborkunsidoj okazis interesaj prelegoj kaj distraj programeroj kiaj koncertoj kaj ekskursoj.
Dum tiu kongreso aperis du novaj libroj de la Eldona Fako Kooperativa de SAT: Kompendio de la Kapitalo de Karlo Markso de Karlo Kafiero k Plano B - Mobilizo por savi civilizacion de Lester R. Brown
ReferencojRedakti
- ↑ Gazetartikolo 2009, , alirdato: 21-a de oktobro 2019
- ↑ Gazetartikolo 2009, , alirdato: 21-a de oktobro 2019