Aŝoto la 4-a

plej juna filo de Reĝo Gagiko la 1-a de Bagratida Armenio

Aŝoto la 4-a (armene: Աշոտ Դ, mortis ĉ. 1040–41), alnomita "la kuraĝa", estis la plej juna filo de Reĝo Gagiko la 1-a de Bagratida Armenio.

Aŝoto la 4-a
Sekvanto Gagiko la 2-a vd
Persona informo
Աշոտ Դ Քաջ
Naskiĝo
Morto 1-an de januaro 1040 (1040-01-01)
Religio Armena Apostola Eklezio vd
Familio
Dinastio Bagratida dinastio vd
Patro Gagiko la 1-a vd
Patrino Katranide II vd
Gefratoj Hovhannes-Smbat la 3-a de Armenio • Q27350446 vd
Infanoj Gagiko la 2-a vd
Profesio
Okupo suvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kiam lia plej aĝa frato Hovhannes-Smbat (konata ankaŭ kiel Smbato la 3-a) estis kronita kiel Reĝo de Armenio kiel la laŭleĝa heredanto de la bagratida dinastio, Aŝoto estis tre malkontenta ĉar li havis aspirojn al la trono. Do li organizis militan kampanjon per sieĝado kaj posta konkerado de la armena ĉefurbo Anio, uzurpante la potencon kaj detronigante la reĝon Hovhannes-Smbat en 1021.

Sed poste interkonsento estis atingita inter la du feŭdaj fratoj kaj la forpelita frato ricevis malgrandan teritorion en provincoj proksime al la ĉefurbo, dum Aŝoto fariĝis reĝo en provincoj pli proksimaj al Persio kaj Kartvelio. La samtempa regado de la du fratoj daŭris kun la regado de Hovhannes-Smbat (1020-1040) kaj tiu de Aŝoto la 4-a (1021-1039).

Tamen malgraŭ la kompromiso-interkonsento, milito daŭris inter la du fratoj dum ilia samtempa regado tiel malfortigante la unuecon de la bagratida dinastio.