Aŭstralazia grebo

La Aŭstralia grebo aŭ pli precize Aŭstralazia grebo (Tachybaptus novaehollandiae) estas malgranda akvobirdo komuna en nesalakvaj lagoj kaj riveroj de la aŭstralia kontinento, Novzelando kaj en najbaraj insuloj de Pacifiko. Kun 25–27 cm de longo, ĝi estas unu el plej malgrandaj membroj de la familio de greboj. (Vidu ankaŭ la artikolojn pri Malgranda grebo, kaj Malgrandeta grebo.)

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Aŭstralazia grebo
Aŭstralazia grebo, reprodukta plumaro
Aŭstralazia grebo, reprodukta plumaro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Podicipoformaj Podicipediformes
Familio: Podicipedoj Podicipedidae
Genro: Tachybaptus
Tachybaptus novaehollandiae
(Stephens, 1826)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Tutmonda distribuado kun subspecioj separataj per linioj
Tutmonda distribuado kun subspecioj separataj per linioj
Tutmonda distribuado kun subspecioj separataj per linioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas elstara naĝanto kaj plonĝanto, kaj kutime plonĝas tuj post danĝerapero kaj naĝas for subakve.

Identigo redakti

Reprodukta plumaro redakti

Ambaŭ seksoj estas malhelbrunaj supre kun brilnigraj kapo kaj kolo kaj rimarkinda ruĝecbruna areo etende el malantaŭ okulo al la malantaŭa kolo kaj ties bazo. La okulo estas flava, kaj estas rimarkinda helflava punktareo el subokulo al bekobazo. Ili iome similas al la Malgranda grebo, sed la Aŭstralazia havas pli nigrecan areon ĉe la gorĝo, kaj tiele la ruĝecbruna makulareo estas pli malgranda kaj pli ĉe la malantaŭa kolo. Ankaŭ la hela okulo de tiu ĉi specio diferencigas ĝin, dum la beko simile estas nigra kun blanka pinto. Ankaŭ la ĝenerala aspekto similas kun diketa buleca formo kaj ŝvela blanka malantaŭo.

Nereprodukta plumaro redakti

Ambaŭ seksoj estas ĝenerale pli senkoloraj, sen malhelbruna areo, la vizaĝa punktareo pli blanka kaj la gorĝo kaj frunto grizblanka. Ĝi estas simila al nereprodukta Blankkapa grebo, kiu kunhavas similan teritorion.

Reproduktado redakti

Ambaŭ gepatroj idozorgadas sed la maskloj foriras post paro da monatoj kiam la idoj estas nur ĉirkaŭ trikvarone kreskintaj. Kiam la idoj ekplonĝas kaj manĝas per si mem (ĉirkaŭ 10 semajnaĝaj) ankaŭ la patrino foriras, kvankam povas reveni tuj poste, ŝajne por kontroli la idojn.

Flugmaniero redakti

Ili ne estas fortaj flugantoj kaj flugas distance nur nokte, supozeble por eviti predantojn. Ili tendencas ne foriri el hejmbazo se estas sufiĉe da manĝo. Se estas ĝenataj ili plonĝas kaj reeliras 10-15 metrojn for anstataŭ flugi.

Bildaro redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti