Aŭstraliaj Demokratoj

La Aŭstraliaj Demokratoj estis centra, liberala partio en Aŭstralio. La partio estis formita en 1977 el la Aŭstralio partio kaj la Nova Liberala Movado. Ĝi perdis dum la baloto de 2008 ĉiujn federalajn sidlokojn en la senato, kie ili havis siajn nurajn sidlokojn federale. La partio oficiale malaperis en 2015, kiam la Australian Electoral Commission forigis ĝin el siaj registroj pro neaktiveco.

Aŭstraliaj Demokratoj
emblemo
partio
Komenco 1977 vd
Antaŭe New LM • Australia Party vd
Lando(j) Aŭstralio vd
Sidejo Nairne
Ideologio

socialliberalismo

Retejo Oficiala retejo
vdr

Ĝi estis tre populara en Adelaide, Suda Aŭstralio.

Dum la registaro de Bob Hawke kaj Paul Keating la Aŭstraliaj Demokratoj ofte havis politikojn pli maldekstrajn ol tiuj de la Aŭstralia Laborista Partio, kontraŭante la liberan merkaton.

Federalaj partiĉefoj redakti

  • Don Chipp (1977–1986)
  • Janine Haines (1986–1990)
  • Michael Macklin (1990)
  • Janet Powell (1990–1991)
  • John Coulter (1991–1993)
  • Cheryl Kernot (1993–1997)
  • Meg Lees (1997–2001)
  • Natasha Stott Despoja (2001–2002)
  • Brian Greig (2002)
  • Andrew Bartlett (2002–2004)
  • Lyn Allison (2004–2008)