La aŭstraloida raso (angle Australoid race) estas ampleksa rasa klasifiko. La koncepto originis el tipológico metodo de rasa klasifiko.[1][2][3] Ili estis priskribataj havantaj malhelan haŭton kun ondeca hararo, en la kazo de la Vedaoj de Srilanko kaj partoj de suda Azio kaj de la indiĝenaj aŭstralianoj, aŭ rektajn ĝis ondetajn harojn en la kazo de la papuanoj, melanezianoj kaj malhelhaŭta grupo de azianoj, nomata "negritoj".

Aŭstraloida raso
rasonacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

Laŭ ĉi-tiu modelo de klasifiko, lax aŭstraloidoj aŭ aŭstroneziaj popoloj etendiĝis tra Indonezio, Malajzio, Aŭstralio, Nov-Gvineo, Melanezio, Polinezio kaj Barato. Meze de la dudeka jarcento, aparta tezo asertis ke aŭstraloidoj estus ligitaj al pra-kaŭkaza raso.

Laŭ la teorio pri ununura deveno de la homaro, la prapatroj de la aŭstraloidoj, la aŭstraloidoj estas konsiderataj esti la unua branĉo kiu distandiĝis de la pra-kaboidoj kaj ĉirkaŭ la jaro 60 000 antaŭ nia erao migris el Afriko laŭ la nun subakviĝinta kontinentbreto je la norda bordo de la Hinda Oceano kaj atingis Aŭstralion ĉirkaŭ la jaro 50 000 antaŭ nia erao. Tiu tezo pri ligo inter la pra-aŭstraloidoj kaj la pra-kaboidoj tamen estas malsamopinie diskutata.

Referencoj

redakti
  1. Dennis O'Neil: Biological Anthropology Terms ("Kondiĉoj de biologia antropologio"). 2006. Kolegio Palomar, Kalifornio, Usono.. Arkivita el la originalo je 2007-06-12. Alirita 2013-02-04.
  2. Does Race Exist? A proponent's perspective by George W. Gill ("Ĉu raso ekzistas? Perspektivo de proponanto fare de George W. Gill.)
  3. Ru Moore: Evolution en la serio Life Nature Library ("Evoluado" en la serio "Biblioteko Vivo kaj Naturo") Nov-Jorko: 1962. Eldonejo Time, ĉapitro 8: "The Emergence of Modern Homo Sapiens" ("La apero de la moderna homo"), paĝo 173 – First page of picture section "Man and His Genes" (unua paĝo de bilda sekcio "homo kaj siaj genoj"): The australoid race is identified as one of the five major races of mankind, along with the mongoloid, negroid, caucasoid, and capoid races; pictures of a person typical of each race are shown (La aŭstraloida raso estas identigita kiel unu el la kvin grandaj rasoj de la homaro, kune kun la mongoloida, negroida, kaŭkaza, kaj kaboida rasoj (la lasta nomata laŭ la Kabo de Bona Espero); bildoj de tipa persono de ĉiu raso estas montritaj)