Aŭstrio en la Vintra Olimpiko 2014
sporta delegacio
La aŭstra teamo aktiva en la Vintra Olimpiko 2014 en Soĉi havis 131 sportistojn. Ili partoprenis en 14 fakoj. Flagtenanto de la aŭstra teamo estis Mario Stecher dum la malferma ceremonio respektive Julia Dujmovits dum la ferma. La sportistoj atingis 4 orajn, 8 arĝentajn kaj 5 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 9-an rangon. Kunordigis la teamon de la alpa ŝtato la Aŭstra Olimpika Komitato.
Aŭstrio en la Vintra Olimpiko 2014 | ||||
Vintra Olimpiko 2014 en Soĉi | ||||
Flagtenanto: | Mario Stecher (malfermo) Julia Dujmovits (fermo) | |||
Sportistoj | 131 en 14 fakoj | |||
Medaloj rango: 9 |
Oro 4 |
Arĝento 8 |
Bronzo 5 |
Sume 17 |