La aŭtunmeza festo originis de Ĉinio, estas la tradicia festo de la popoloj de la orienta Azio,en la 15-a dato de la oka monato laŭ la luna kalendaro ĉiujare. La Aŭtunmeza Festo estas la tradicia festo ne nur por ĉino, sed ankaŭ por japano, vjetnamo kaj koreo, kiuj estis influita de ĉina kulturo antikvece.

Laŭ la luna kalendaro de Ĉinio, la oka monato estas dua monato de aŭtuna sezono. Oni nomas ĝin meza aŭtuno, ankaŭ ok-monata festo. Kaj pro la plenluno cirkleca, tio signifas renkontiĝo post disiĝo, ankaŭ nome la festo renkontiĝa post disiĝo. Nokte, oni suprenrigardas ĉielen la lunon klara kiel jado kaj pleto, dezirante renkontiĝon kun familianoj post disiĝo. Kaj vojaĝanto aliloke metas hejmsopiron pere de la luno, tiel oni ankaŭ nomas ĝin “Festo Renkontiĝa Post Disiĝo”.

Ĉino antikvece havis moron oferi al Lun-dio. En Zhou-dinastio (ak 11~ak 221), oni okazigis la lun-oferadon en la nokto de la aŭtunmezo, metis incensan altaron, sur kiu estas lunkukoj,fruktoj kaj aliaj oferaĵoj. Sub la luno, oni metis Lun-dion al la direkto de la luno, kaj bruligis kandelojn laŭvice genuiĝante por riverenco al la luno. Post tio ĉefmastrino distranĉis lunkukon divide al tutaj familianoj inkluzive de vojaĝantoj aliloke.

Origino redakti

La vorto aŭtunmezo plejfrue ekaperiĝis en la libroj de Zhou-dinastio. La Aŭtunmeza Festo fariĝis la firma festo de post Tang-dinastio. Legende Li Shimin – Imperiestro de Tang-dinastio sonĝis viziti la Lunan Placon, kie li akiris unu muzikon, tiel ekpopulariĝis la moro festi la Aŭtunmezan Feston. Ĝenerale oni opinis ke la festo ekfuroriĝis en Song-dinastio.En la fino de Yuan-dinastio, Zhu Yuanzhang – la Unua Imperiestro de Ming-dinastio Premiis lunkukon al siaj korteganoj kaŭze de tio ke oni uzis lunkukon sekrete sendis mesaĝon dum milito je la 15-a de la oka monato. La Aŭtunmeza Festo jam estis la granda tradicia festo en la epoko Ming-dinastio kaj Qing-dinastio. En la noto de Notlibro de Jiangning Gubernio,en la nokto de la aŭtunmeza tago, Nankinanoj necese spektis la lunon. Spekti la lunon kun tutaj familianoj signifas festi renkontiĝon post disiĝo. Renkontiĝo estas ‘ronda luno’,vojaĝo estas ‘ira luno’.

 
Lunkuko-manĝaĵo de Ĉinio

La rakonto Chang-e alflugas la lunon estas la plej fama pri la origina legendo de la Aŭtunmeza Festo.Kompreneble ekzistas kelkaj versioj pri tio,tamen same estas ke oni petu de Chang-e pacon kaj feliĉon. Tio fariĝis la moro riverenci al la luno en la Aŭtunmeza Festo tago post tago.

Moro en diversa lokoj redakti

Legendo redakti

Chang-e alflugas al la luno Onidire, antikvece estis 10 sunoj ĉiele, kiuj velkigis plantaĵojn. Iutage unu heroo, nome Houyi, tre fortega ĉiopove. Li kompatis suferantajn popolojn, kaj trafis 9 sunojn faligintaj per sia arko, kaj ordonu la lastan sunon regule leviĝi kaj fail.

Houyi pro tio estas estimata kaj amata de popolo. Houyi havis unu belan kaj bonkorecan edzinon, nome Chang-e. Ili estis feliĉaj.

Multe da homoj petis de Houyi instruon de ark-povo. Pengmeng kun fiintenco ankaŭ.

Iutage, Houyi renkontis Wangmu Niangniang vizitinte amikojn en Kunlun Montaro, kaj petis de ŝi kuracilon senmortan. Laŭdire, oni iĝos feo preninte la kuracilon. Rehejmiĝinte Houyi donis la kuracilon al sia edzino Chang-e konservi. Neatendite tio estis vidita de Pengmeng, kiu volis iĝi feo ŝtele prenonte la kuracilon.

Post tri tagoj, Houyi ĉasis ekstere kun liaj lernantoj. Pengmeng kun fiintenco afektis malsaniĝi, restis hejme. Post la foriro de Houyi baldaŭ, Pengmeng perforte elprenis de Chang-e la kuracilon senmortan. Chang-e sciis ke ŝi neeble venkis Pengmeng. Ŝi senhezite englutis la senmortan kuracilon. Englutinte la kuracilon ŝi tuj ekflugis de tero al ĉielo tra la fenestron. Pro nostalgio al sia edzo kaj familio, ŝi elektis la lunon distance proksime de la hommondo loĝi kiel feino.

Vespere, kiam Houyi rehejmiĝis, servistinoj plorinte rakontis la okazaĵon. Houyi koleriĝis kaj volis mortigi la fiulon Pengmeng, sed li jam eskapis. Houyi estis trista kaj vokis la nomon de sia edzino. Tiam li surprizite trovis ke la luno estis speciale brila kaj klara ĉi-tage, kaj iu korp-firguro kiel Chang-e movas surlune. Li tutforte postkuris la lunon, sed li neeble atingis la lunon kiel ajn. Houyi faris nenion pli bonan meti insencan altaron kaj fruktojn sur ĝi sopirante la amantan Chang-e. Oni aŭdis ke Chang-e jam iĝas feino, kaj metis insencan altaron sub la luno peti pacon kaj feliĉon de bonkoreca Chang-e.

Ekde tio, la moro riverenco al la luno populariĝis en la Aŭtunmeza Festo.