AIBO (アイボ) estas amuza roboto, kiun evoluigis la japana elektronika konzerno Sony. La origina celo estis evoluigo de dombesto por alergiuloj, sed same gravis la prezento de la avangarda teknologio de la firmao.

Nomo AIBO devenas el Artificial Intelligence roBOt (Arta Inteligenta Roboto), krome "AI" (Arta Inteligento) + "EYE" (angle okulo) + "Aibō" (kunulo).

Oni ofertis unuafoje en 1999 la robot-hundojn de Aibo-serio tra reto. Spite al la relative alta prezo (ĉ. 5000 DM), ĉiu 3000 ekzempleroj estis venditaj ene de 18 minutoj.

Oni pluevoluas la robothundon ekde 1999 daŭre, en 2005 la aktuala modelo estis la AIBO ERS 7. Aibo kapablas kuri kaj paroli. Ĝi estas ekipita per enkonstruita kamerao. Sur sia kaposupro, lumanta diodo povas signi animstaton (feliĉa, kolera, trista). Uzantoj povas programi ĝin per Memory Stick.

Aiboj povas eĉ sin mem iomete programi, t.e. akiri "hundo-personecon".

Normalaj serio-Aiboj, kiuj sin povas programi tiele, partoprenas en la "four legged"-a (kvarpiedula) klaso de Robocup- ĉampionecon (robota futbalo) unu kontraŭ la alia, kaj okazas kaj lokaj kaj mondaj ĉampion-konkursoj.

Komence de 2006, firmao Sony decidis ne plu produkti la roboton.

Por evolui amuzigajn robotojn, Sony difinis tri leĝojn respektante de La Tri Leĝoj de Robotiko de Isaac Asimov.

La Tri Leĝoj de AIBO
  1. AIBO devas ne difekti homon. AIBO povas forkuri de homoj kiuj celas difekti, sed ne povas kontraŭataki.
  2. AIBO kutime devas atenti kaj amas homojn, sed iufoje povas malobei kontraŭ homoj.
  3. AIBO kutime pacience ricevas plendojn de homoj, sed iufoje povas diri spitemaĵojn.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti