ALLFED

neprofitcela organizo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

ALLFEDAlliance to Feed the Earth in Disasters (Alianco por Nutri la Teron dum Katastrofoj) estas usona neprofitcela organizo, kiu fokusiĝas al trovado de solvoj kiel nutri la homaron en la kazo de agrikultura kolapso.[1] Tia kolapso povus okazi ekzemple en la kazo de forta vulkana erupcio, elektrorompo, kibernetika militonuklea milito.[2][3] Por solvi la aferon ili serĉas aŭ rezistopovaj terfruktoj (kiel fungojterpomoj) aŭ alternativaj fontoj de manĝaĵo (kiel makroalgojunuĉelaj proteinoj).[1][4]

ALLFED
Alliance to Feed the Earth in Disasters
neprofitcela organizaĵo
Lando(j) UsonoUnuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

David Denkenberger kune kun Joshua Pearce verkis libron Feeding Everyone No Matter What (Nutri Ĉiujn Ajna-kaze) en 2014, kiu diskutas diversajn teĥnologiojn por nutri la homaron en la kazo de malfunkciigo de agrikulturo.[1] Kelkajn jarojn poste li fondis la organizon Alliance to Feed the Earth in Disasters por pluevoluigi la esploron pri tiu ĉi temo.[5]


Ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Piper, Kelsey. The man who wants to save humanity from nuclear winter (angle). Vox. Vox Media (2019-07-25). Alirita 2024-02-19.
  2. Vandever, Bart. How to feed people after the apocalypse (angle) (video). Reel. BBC (2019-07-31). Alirita 2024-02-18.
  3. Flogeras, Jenna. Just how secure is the global food supply? (angle). Advanced Science News. John Wiley & Sons (2024-01-18). Alirita 2024-02-19.
  4. Bendix, Aria. A full-scale nuclear winter would trigger a global famine. A disaster expert put together a doomsday diet to save humanity. (angle). Business Insider. Insider (2020-01-10). Alirita 2024-02-18.
  5. Denkenberger, David. We Have To Act Now If We Want To Feed Everyone When There Is A Global Catastrophe (angle). HuffPost UK Tech. BuzzFeed (2018-01-31). Alirita 2024-02-19.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti