ARKive estas tutmonda iniciato cele "helpi la konservadon de la mondaj minacataj specioj, pere de la povo de de la natura bildaro",[1] kion ĝi faras per lokigo kaj arigado de filmoj, fotoj kaj aŭdobendoj de tutmondaj specioj ene de centrigita cifereca arkivo.[1] Ties nuna prioritato estas kompletigo de son-vidaj profiloj por la ĉ. 17,000 specioj en la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.[1]

Tiu projekto estas initiato de Wildscreen, brita eduka neprofita organizo,[2] baze en Bristolo.[3] La teknika platformo estis kreite de Hewlett Packard, kiel parto de la prograno de HP por ciferecaj laboratorioj kaj scienca programo.[4]

ARKive havas la apogon de ĉefaj konservadismaj organizoj, kiaj BirdLife International, Naturprotekto Internacie, Internacia Unio por la Konservo de Naturo (IUCN), la Monda Konserveja Observa Centro de Unuiĝintaj Nacioj (UNEP-WCMC), kaj la WWF,[1] same kiel ĉefaj akademiaj kaj sciencaj institucioj, kiaj la Muzeo pri natura historio de Londono; Reĝa Botanika Ĝardeno de Londono; kaj la Smithsonian Institution.[1] Ĝi estas membro de la Instituta Konsilantaro de Vivenciklopedio.[1]

Du bildujoj de ARKive por Google Earth, montrantaj endanĝeritajn speciojn[5] kaj speciojn de la Golfo de Meksiko[5] estis produktita de Google Earth Outreach. La unua el tuj estis lanĉita en aprilo de 2008 fare de la patrono de Wildscreen, Sir David Attenborough.[6]

ReferencojRedakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 About ARKive. ARKive. Arkivita el la originalo je 1a Julio 2011. Alirita 12 July 2011. Arkivigite je 2011-07-01 per la retarkivo Wayback Machine
  2. EW charity, 299450, Wildscreen
  3. Wildscreen - About. Alirita 12a Julio 2011. Arkivigite je 2013-08-21 per la retarkivo Wayback Machine
  4. HP Labs : Solutions and Services Research : Technology for Services : Services for Digital Publishing : ARKive. Hewlett-Packard. Alirita 12a Julio 2011. Arkivigite je 2011-01-20 per la retarkivo Wayback Machine
  5. 5,0 5,1 Google Earth Outreach. Google Search. Arkivita el la originalo je 16a Julio 2011. Alirita 12a Julio 2011.
  6. Attenborough launches Wildscreen's Google Earth Layer - Press release 10a Apr 08 - ARKive. Wildscreen (2008-04-10). Alirita 12a Julio 2011. Arkivigite je 2012-03-17 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligilojRedakti