AZCA estas la akronimo en la hispana lingvo por Kompensa Miksta Asocio de la Kvartalo A de la Komerca Zono de la Avenuo de la Ĉefgeneralo (nuntempe Avenuo de la Kastilia) de Madrido (Hispanio)

AZCA
centra financa kvartalo • urba areo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 40° 27′ N, 3° 42′ U (mapo)40.44916667-3.69277778Koordinatoj: 40° 27′ N, 3° 42′ U (mapo) [+]
AZCA (Madrido)
AZCA (Madrido)
DEC
AZCA
AZCA
Situo de AZCA

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo AZCA, Madrid [+]
vdr
Vidaĵo de AZCA ekde la stacidomo Novaj Ministerioj.
Vidaĵo el Avenuo de la Kastilia.

AZCA estas kvartalo de oficejoj inter la stratoj Raimundo Fernández Villaverde, Orense, General Perón kaj la Avenuo de la Kastilia kiu gastigas unu el la plej gravaj negocaj centroj kaj oficejoj de Madrido. La origina koncipiĝo kaj ĝia nomo venas de la Ĝenerala Plano pri Urba Ordigado de Madrido (nomata Plano Bigador), aprobita en 1946. La celo de tiu ĉi plano konsistis en la konstruado de granda kvartalo por oficejoj kie la fervojreto estos subtera kaj la piediranta cirkulado estos surtere, en areo kun granda fervojstacio por la eksteraj komunikadoj: Novaj Ministerioj. Tiu ĉi plano ankaŭ inkluzivis la konstruadon de pluraj kulturaĵoj kiaj operejo, biblioteko kaj bonatika ĝardeno, kiuj neniam estis konstruitaj. Kiam ĝi estis projektita, la komplekso AZCA troviĝis en la elo de urbo.

En 1954, estis kunvokata internacia konkurso por la planado kaj dizajno de la kvartalo AZCA. La venkinta projekto estis ellaborata de la arkitekto Antonio Perpiñá, kiu inspiriĝis en la usona modelo de Rockefeller Center Novjorko. Kiel konsekvenco de la konkurso, estis aprobita la plano por la konstruado de la kvartalo en 1957, sed malgraŭ ties aprobo, la projekto estis submetita al pluraj reformoj kaj la fina aprobo ne okazis ĝis 1964 de la Planiga kaj Kunordiga Komisiono de la Metropolita Areo de Madrido.

Nuntempe, en AZCA-kvartalo troviĝas kelkaj el la plej altaj, modernaj kaj simbolaj konstruaĵoj de Madrido kiaj la Turo Windsor (detruita pro incendio en 2005), la Turo de Banko Bilbao, la Turo Eŭropo, la Turo Pikaso kaj aliaj.