AZERTY

klavafasono, kies unua alfabeta klavlinio estas AZERTYUIOP, uzata por la franca lingvo

AZERTY [elp. azerti] estas variaĵo de la komputila klavarofasono alnomita QWERTY. Tiun variaĵon oni trovas en Eŭropo, ĉefe en Francio kaj Belgio.

La nomo venas de la literoj de la ses klavoj je la supra, maldekstra parto de la aboca klavaro - A Z E R T Y:

 a  z  e  r  t  y  u  i  o  p  ^  $
  q  s  d  f  g  h  j  k  l  m  ù  *
<  w  x  c  v  b  n  ,  ;  :  !
 A  Z  E  R  T  Y  U  I  O  P  ¨  £
  Q  S  D  F  G  H  J  K  L  M  %  µ
>  W  X  C  V  B  N  ?  .  /  §

La interpunkciaĵoj k.s. povas varii. La klavaro AZERTY estis desegnita por eviti ŝtopiĝon pro samtempa uzado de apudaj klavoj dum la epoko de la maŝinskribilo.

Klavararanĝoj por Vindozo redakti

Jen la franca klavaro por Vindozo XP (141 signoj):

┌───┬───┬───┬───┬───┬───┬───┬───┬───┬───┬───┬───┬───┬───────┐
│   │1  │2  │3  │4  │5  │6  │7  │8  │9  │0  │°  │+  │       │
│²  │&  │é ~│" #│' {│( [│- |│è `│_ \│ç ^│à @│) ]│= }│       │
├───┴─┬─┴─┬─┴─┬─┴─┬─┴─┬─┴─┬─┴─┬─┴─┬─┴─┬─┴─┬─┴─┬─┴─┬─┴─┬─────┤
│     │A  │Z  │E  │R  │T  │Y  │U  │I  │O  │P  │¨  │£  │     │
│     │a  │z  │e €│r  │t  │y  │u  │i  │o  │p  │^  │$ ¤│     │
├─────┴┬──┴┬──┴┬──┴┬──┴┬──┴┬──┴┬──┴┬──┴┬──┴┬──┴┬──┴┬──┴┐    │
│      │Q  │S  │D  │F  │G  │H  │J  │K  │L  │M  │%  │µ  │    │
│      │q  │s  │d  │f  │g  │h  │j  │k  │l  │m  │ù  │*  │    │
├────┬─┴─┬─┴─┬─┴─┬─┴─┬─┴─┬─┴─┬─┴─┬─┴─┬─┴─┬─┴─┬─┴─┬─┴───┴────┤
│    │>  │W  │X  │C  │V  │B  │N  │?  │.  │/  │§  │          │
│    │<  │w  │x  │c  │v  │b  │n  │,  │;  │:  │!  │          │
├────┴┬──┴─┬─┴──┬┴───┴───┴───┴───┴───┴─┬─┴──┬┴───┼────┬─────┤
│     │    │    │                      │    │    │    │     │
│     │    │    │                      │    │    │    │     │
└─────┴────┴────┴──────────────────────┴────┴────┴────┴─────┘

Kaj jen la belga klavaro por Vindozo XP (153 signoj) (la belga klavaro estas multe pli riĉa en Linukso):

┌───┬───┬───┬───┬───┬───┬───┬───┬───┬───┬───┬───┬───┬───────┐
│³  │1  │2  │3  │4  │5  │6  │7  │8  │9  │0  │°  │_  │       │
│²  │& |│é @│" #│'  │(  │§ ^│è  │!  │ç {│à }│)  │-  │       │
├───┴─┬─┴─┬─┴─┬─┴─┬─┴─┬─┴─┬─┴─┬─┴─┬─┴─┬─┴─┬─┴─┬─┴─┬─┴─┬─────┤
│     │A  │Z  │E  │R  │T  │Y  │U  │I  │O  │P  │¨  │*  │     │
│     │a  │z  │e €│r  │t  │y  │u  │i  │o  │p  │^ [│$ ]│     │
├─────┴┬──┴┬──┴┬──┴┬──┴┬──┴┬──┴┬──┴┬──┴┬──┴┬──┴┬──┴┬──┴┐    │
│      │Q  │S  │D  │F  │G  │H  │J  │K  │L  │M  │%  │£  │    │
│      │q  │s  │d  │f  │g  │h  │j  │k  │l  │m  │ù ´│µ `│    │
├────┬─┴─┬─┴─┬─┴─┬─┴─┬─┴─┬─┴─┬─┴─┬─┴─┬─┴─┬─┴─┬─┴─┬─┴───┴────┤
│    │>  │W  │X  │C  │V  │B  │N  │?  │.  │/  │+  │          │
│    │< \│w  │x  │c  │v  │b  │n  │,  │;  │:  │= ~│          │
├────┴┬──┴─┬─┴──┬┴───┴───┴───┴───┴───┴─┬─┴──┬┴───┼────┬─────┤
│     │    │    │                      │    │    │    │     │
│     │    │    │                      │    │    │    │     │
└─────┴────┴────┴──────────────────────┴────┴────┴────┴─────┘

Estas unu signo, kiun vi povas rekte tajpi per la franca klavaro, sed ne per la belga: '¤'. Kaj jen estas la 13 signoj, kiujn vi povas tajpi per la belga klavaro, sed ne per la franca: '³', '´', 'Á', 'á', 'É', 'Í', 'í', 'Ó', 'ó', 'Ú', 'ú', 'Ý' kaj 'ý'.

La signoj, kiuj ne troviĝas samloke sur ambaŭ klavaroj, estas: '-', '!', '*', '@', '[', '\', ']', '^', '_', '`', '{', '|', '}', '~', '+', '=', '£', '§' kaj 'µ'.

'^', '¨', '´', '`' kaj '~' estas senpaŝaj klavoj. Fakte la signo '^' aperas dufoje sur ambaŭ klavaroj: tiu sur la linio de ciferaj klavoj estas normala klavo, tiu tuj post 'azertyuiop' estas senpaŝa, t.e. ke vi unue tajpas la cirkumflekson, kaj tuj poste alian literon, ekz-e 'a', kaj vidiĝas la literon 'â'. Por havi nur la cirkumflekson, tajpu la senpaŝan cirkumflekson sekvatan de spaceto. Ĉi-poste estas la akcentitaj literoj, kiujn vi povas tajpi helpe de la senpaŝaj klavoj:

  • per '^': 'Â', 'â', 'Ê', 'ê', 'Î', 'î', 'Ô', 'ô', 'Û' kaj 'û';
  • per '¨': 'Ä', 'ä', 'Ë', 'ë', 'Ï', 'ï', 'Ö', 'ö', 'Ü', 'ü' kaj 'ÿ';
  • per '´': 'Á', 'á', 'É', 'é', 'Í', 'í', 'Ó', 'ó', 'Ú', 'ú', 'Ý' kaj 'ý' (la senpaŝa dekstra korno ne ekzistas sur la franca klavaro);
  • per '`': 'À', 'à', 'È', 'è', 'Ì', 'ì', 'Ò', 'ò', 'Ù' kaj 'ù';
  • per '~': 'Ã', 'ã', 'Ñ', 'ñ', 'Õ' kaj 'õ'.

Esperantaj supersignoj redakti

Agordigo de Ubuntu
Post elektinte la klavaragordigan menueron
Ebligi la uzon de supersignoj

Kelkaj versioj de Linukso ankaŭ apogas jenajn esperantajn literojn:

  • kun '^': 'Ĉ', 'ĉ', 'Ĝ', 'ĝ', 'Ĥ', 'ĥ', 'Ĵ', 'ĵ', 'Ŝ', 'ŝ';
  • kun '˘': 'Ŭ', 'ŭ';

Per la belga klavaro, la senpaŝa '˘' atingeblas per AltGR+Shift+µ

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti