Abadano (Turkmenio)

Tiu ĉi artikolo temas pri la urbo Abadano en Turkmenio. Ekzistas ankaŭ urbo Abadano en Irano.

Abadano estas urbo en la provinco Ahal en la sudokcidento de Turkmenio. La urbo situas proksimume 20 kilometrojn nordokcidente de la nacia ĉefurbo Aŝgabato kaj 30 kilometrojn norde de la limo al Irano. Abadano fondiĝis en la jaro 1963 kaj havas pli-malpli 5000 loĝantojn. La origina, rusa, nomo estis Бюзмейн, turkmene Büzmeýin, ĝis kiam la tiutempa prezidanto de Turkmenio, Saparmurat Niyazov, en oktobro 2002 donis al la urbo la novan nomon "Abadan".

Abadano
setlejo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 42 868  (2010) [+]
Geografio
Geografia situo 38° 3′ N, 58° 13′ O (mapo)38.0558.21666667Koordinatoj: 38° 3′ N, 58° 13′ O (mapo) [+]
Alto 206 m [+]
Horzono UTC+05:00 [+]
Abadano (Turkmenio)
Abadano (Turkmenio)
DEC
Abadano
Abadano
Situo de Abadano

Map

vdr
Abadano (Turkmenio)
Abadano (Turkmenio)
DMS
Abadano
Abadano
Abadano

Tragika akcidento pro eksplodo redakti

La 7-an de julio 2011 laŭ raporto de urbanoj granda parto de la urbo detruiĝis pro eksplodoj en municia deponejo de la turkmena armeo. Laŭ tiuj raportoj pli ol 1000 urbanoj mortis pro tio. Ŝtataj instancoj tamen ne konfirmis tiujn raportojn, sed indikis eksplodon de piroteknikaĵoj en granda vendejo, per kiu mortis 13 urbanoj. La 1-an de aŭgusto turkmenaj aŭtoritatoj deklaris, ke la urbo estas plene restarigita post la eksplodoj.