Abaporu

pentraĵo de Tarsila do Amaral

Abaporu (tupia lingvo: "abapor'u", abá (homo) + poro (gento) + 'u (manĝi), "homomanĝulo")[1] estas oleopentraĵo de la brazila pentristino Tarsila do Amaral, farita en 1928 kiel naskiĝtaga donaco al la verkisto Oswald de Andrade, ŝia edzo tiutempe.

Oni konsideras ĝin la plej altvalora pentraĵo de brazila artisto, kaj oni vendis ĝin per $1.4 milionoj da dolaroj, aĉetita de argentina kolektisto Eduardo Costantini en 1995.[2] Hodiaŭe ĝi estas montrata en la Muzeo de Arto Latinoamerika de Bonaero (MALBA).[3]

La kunmeto: homo, suno kaj kakto – inspiris Oswald de Andrade verki la Antropofagan Manifeston kaj sekve krei la antropofago-movadon, kiu celis "gluti" eŭropan kulturon kaj transformi ĝin al io tre brazila.[4]

La pentraĵo redakti

Tarsila priskribis la subjekto de la pentraĵo kiel "monstra sola figuro, kun egaj piedoj, sidante sur verda ebenejo, sia mano subtenante la plumpezan etan kapon. Fronte, kakto eksplodas en absurda floro."[5] Tiu "monstra" figuro, fakte estas homo. Sengarna, senvesta, sengenra, senaĝa homo kies anatomio estis distordita. Ekante kun grandegaj piedo kaj mano sube, la figuro malrapide malgrandiĝas al eta kapo supren.

La fono de la pentraĵo indikas naturan pejzaĝon. La tero estas montrita kiel simpla verda herbejo, kie la subjekto sidas. La vegetaĵaro estas reprezentita per kakto ĉe la dekstro de la figuro kaj ora suno aŭ floro kiu kronas la kunmetaĵon. La ĉielo estas helblua fono.

La stilo de Abaporu povas esti spurita reen al la francaj modernistoj, aparte Fernand Léger, kiu instruis Tarsila en Parizo en 1924. Tamen, la plej proksima simileco de Abaporu povas esti trovita en la hispanaj surrealistoj, Pablo Picasso kaj Joan Miró, kiu ankaŭ pentris figuron kun trogranda piedo en 1924.

Referencoj redakti

  1. Vortaro Guarani-Tupia Malnova-Portugala. Arkivita el la originalo je 2011-03-20. Alirita 2016-05-17.
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-02-12. Alirita 2016-05-17.
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-11-27. Alirita 2016-05-17.
  4. Enciclopédia Itaú de Artes Visuais - "Antropofagia" Arkivigite je 2014-10-28 per la retarkivo Wayback Machine
  5. Amaral, Aracy A. Tarsila: Sua Obra e Seu Tempo, São Paulo, Tenenge, 1986 p.104