Abargo estas neloĝata loko, kiu apartenas al municipo Biel (Zaragozo) de provinco Zaragozo, en la komarko Cinco Villas de la historia hispana regiono Aragono.[1]

Abargo
forlasita vilaĝo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 42° 24′ N, 0° 57′ U (mapo)42.3936-0.95500000000001Koordinatoj: 42° 24′ N, 0° 57′ U (mapo) [+]
Abargo (Provinco Zaragozo)
Abargo (Provinco Zaragozo)
DEC
Abargo
Abargo
Situo de Abargo
Abargo (Hispanio)
Abargo (Hispanio)
DEC
Abargo
Abargo
Situo de Abargo

Map

vdr

Loknomo redakti

Manuel Benito, en sia verko "La origino de niaj urboj", klasifikas la loknomon Abargo kiel vaskonan-pirenean devenon, en apendico 4 de sia verko.[2]

Geografio redakti

Abargo situas apude de la intermonto "Valderrufas", kaj tre proksime de la loko, kie kunfluas aliaj du intermontoj kun ĝi. Ĉirkaŭe de Abargo estas terenoj, kies nomoj estas "Varello de la Rana", "La Refollá" kaj "Luesín". Ĝi estas tre proksime de la municipa limo inter la municipoj Biel kaj Luesia.[3]

Koordinatoj redakti

Jen sekve la geografiaj datenoj de Abargo:

  • Latitudo: 42º 23' 37" N.
  • Longitudo: 0º 57' 18" U.

Historio redakti

En la loko estis trovitaj restaĵoj de daŭra prahistoria setlejo.[4]

Laŭ la konata historiisto Agustín Ubieto Arteta, la unua mencio pri Abargo datiĝas el la jaro 1073, kolektita en la verko de María Pilar Jerez Martín "Privata dokumentado el Pinatense de 1063 ĝis 1095", bakalaŭra laboro, prezentata en la Fakultato pri Filozofio kaj Belleteroj de la Universitato de Valencio, kurso 1959-1960.[5]

Pascual Madoz, en sia Geografia Statistika Historia Vortaro de Hispanio kaj ĝiaj transmaraj havaĵoj, el la jaro 1847, citas ĝin kiel apartenantan al la municipo Luesia.[6]

Referencoj redakti

  1. [1]
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2023-02-27. Alirita 2023-02-27.
  3. [2]
  4. [3]
  5. [4]
  6. [5]

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  1. [6]