Abatejo Las Huelgas

La Abatejo Santa Maria la Real de Huelgas estas abatejo proksime al Burgos, Hispanio.

Kolumna Arkado de la Abatejo

Ĉirkaŭ 1180 Alfonso la 8-a (Kastilio) fondis la abatejon. Ĝis la 14a jarcento ĝi ĝuis multajn privilegiojn, kiel nepago de impostoj kaj posedon de riĉaj bienoj. Ĝi enhavis multajn reĝajn valoraĵojn, plejparte religiajn. En 1199 la abatejo aliĝis al la cistercia ordeno kaj iĝis la tombejo de la reĝa familio de Kastilio.

La abatejo estas nuntempe prizorgata de la hispana registaro.