Abatejo Rohr (germane: Kloster Rohr) estas eksa benediktanina abatejo en Rohr (Turingio), Germanujo. El ĝi fontas la nuntempa samnoma kvartalo. Proksime estis estiĝinta jam en la 9a jarcento monaĥejo.

Abatejo Rohr

Historio redakti

Vira klostro redakti

En al 9a jarcento starigitis proksime de Meiningen nova preĝejo en karolida konstrustilo estante sub la patroneco de Sankta Miĥaelo. Temis pri ekskluzive monakeja kirko. Sed la monakejo funkciis nur ĉ. 100 jaroj, dume la kirko (poste paroĥa) ekzistas ĝis hodiaŭ. Ĝia kripto estas cetere la plej malnova originala konstruaĵo en tuta Turingio.

Virina klostro redakti

Ne antaŭ la finiĝinta 12a jarcento fonditis ĉ. 1 kilometron pli sudeoste de la vilaĝo Rohr nova klostro de benediktaninoj kies unua mencio estis endokumente en 1206. Tiam la ĉefepiskopo de Bamberg, Berthold von Leiningen kune kun siaj fratoj transdonis la voktejon en la sino de la monakinoj. Danke al aliaj transdonoj, donacoj kaj aĉetoj (ekz. de Diemershain en 1269; de partoj de Dillstädt en 1271; de Wichtshausen en 1275) la posedaĵaro klostra ege pligrandiĝis en la kuro de la tempo.[1] Post enkonduko de la Reformacio tiuteritorie iĝis sub la regado de grafo Georgo Ernesto (Hennebergio) sekulariĝo de la klostra komplekso. Konserviĝis Johano-kirko starigite samloke en la 17a jarcento. La multajn jarcentojn ne plu trovebla arkivo klostra - kun ne tute 100 mezepokaj dokumentoj- feliĉe remalkovritis en la Landa Arkivo de Saksio-Anhaltio fare de la historiisto Jörg Brückner; eldonis parte ties enhavon en 2006 en verko titolita Regesten des Archivs der Grafen von Henneberg-Römhild la historiisto Johannes Mötsch. En 1885 aĉetis la kavaliran bienon Klostro Rohr s-ro Otto Ludloff.

Profesia kaj teknologia centro abatejo Rohr redakti

Metilernantoj de Berufs- und Technologiezentrums Kloster Rohr partoprenis la kreon de skulptaĵoj por la Skulptaĵa parko Germanan Unueco en Mellrichstadt-Eußenhausen.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Johannes Mötsch: Regesten des Archivs der Grafen von Henneberg-Römhild, Böhlau Verlag, Köln/Weimar, ISBN 9783412359058
50.57397310.512187