Abdul Rahman (n. 1965) estas afgano, kiu konvertiĝis al kristanismo kaj pro tio lin minacis mortpuno en 2006.

Abdul Rahman konvertiĝis en 1990 kiel kunlaboranto de kristana helporganizo en Pakistano. En 1993 translokiĝis li al Germanio, de kie li reiris al Afganujo en 2002. En februaro de 2006, li estis arestita, ĉar lia patro malkovris kaŝitan Biblion ĉe li. Laŭ la konstitucio de Afganujo, bazo de la juĝoj estas la ŝaria, tiel la forlaso de la islama kredo estas punenda per morto.

Pro la internacia premo (ĉefe Germanio, Usono) je la afgana registaro, oni lasis fali la juĝproceson fine de marto 2006 pro teknikaj kaj procesaj eraroj kaj permesis por Rahman forlasi la landon.