Ablacio (geomorfologio)

Ablacio (germane: Abtragung) estas, apud la sedimentado, unu el la du bazaj formoj de geomorfologiaj procesoj. Je tio, loza materialo de la geologia subgrundo estas movita per diversspecaj fortoj (fluanta akvo, glaĉero, vento, marsurfo). Sedimentado komenciĝas, kiam tiu moviĝo ĉesis.

Per tiuj procesoj la pli alte situantaj partoj de la terkrusto estas ebenigitaj kaj kavaĵoj plenigitaj. La eksogenaj procesoj de la ablacio efikas kontraŭ la endogenaj fortoj, kiuj levas la terkruston. Nur se endogenaj levprocesoj de la terkrusto okazas pli rapide ol la fortransporto de la materialo per ablacio, povas formiĝi montaroj. Kiam la levado ne okazas aŭ estas tro malforta, la tersurfaco malrapide kaj grandskale fariĝas preskaŭebeno.

La ablacia fortransportado nur eblas, kiam antaŭe la petra subgrundo jam sufiĉe disfalis per kemiaj kaj fizikaj procesoj (veterdisfalo). Dum la fortransportado tiuj petreroj estas plutransformataj, ekzemple de gravelo al sablo.

La ablaciprocesoj finiĝas, kiam la transportita materialo atingis la marnivelon. Ja ankaŭ submare okazas amastransporto, pro la gravito, sed ne plu sub la influo de la atmosfero.

Lingva rimarko redakti

Ablacio kaj erozio estas parencaj tersciencaj nocioj ŝajne ne klare distingataj. Laŭ ĉi tiu artikolo, tradukita el la germanlingva Vikipedio, ablacio (germane: Abtragung) estas la pli ĝenerala (supera) nocio, laŭ kiu erozio estus nur speciala kazo de ablacio, nome limigata al la tielnomata "linia" ablacio (per glaĉero kaj fluakvaĵo), dum vento, marsurfo kaj precipitado vastaree ablacias. La artikoloj pri erozio tamen, ankaŭ en la germana, samkiel en la angla kaj esperantlingva Vikipedioj, ne limigas la sencon de tiu nocio (nome inkluzivigas ekzemple ankaŭ la perventan fortransporton de materialo), tiel ke ablacio kaj erozio havus la saman signifon.


Literaturo redakti

  • Brinkmann, R.: Abriß der Geologie - erster Band - Allgemeine Geologie. Enke-Verlag Stuttgart ISBN 3-432-80591-8
  • Die Entwicklungsgeschichte der Erde (2 volumoj) - Verlag Werner Dausien (Hanau) ISBN 3-7684-6026-6
  • Hartmut Leser (eldoninto), Wörterbuch Allgemeine Geographie, Deutscher Taschenbuch-Verlag, München