About Schmidt estas tragika filmkomedio el la jaro 2002 de reĝisoro Alexander Payne, la ĉefan rolon havas Jack Nicholson. La scenaro malstrikte orientiĝas je la samnoma romano de Louis Begley.

Pri Schmidt
filmo
Originala titolo About Schmidt
Produktadlando Usono
Originala lingvo angla
Kina aperdato 2002
Daŭro 125 minutoj
Ĝenro komedia filmo, filma dramo, filmo bazita sur romano
Kameraado James Glennon
Reĝisoro(j) Alexander Payne
Produktisto(j) Michael Besman, Harry Gittes
Scenaro Alexander Payne,
Jim Taylor
Loko de rakonto KoloradioNebrasko
Muziko de Rolfe Kent
Ĉefrolantoj
  • Jack Nicholson: Warren R. Schmidt
  • Hope Davis: Jeannie Schmidt
  • June Squibb: Helen Schmidt
  • Dermot Mulroney: Randall Hertzel
  • Kathy Bates: Roberta Hertzel
  • Howard Hesseman: Larry Hertzel
  • Harry Groener: John Rusk
  • Matt Winston: Gary Nordin
Produktinta firmao New Line Cinema
IMDb
vdr

Enhavo redakti

La 66-jara Warren Schmidt - prononco plimalpli [Ŭorn Ŝmit] - ĵus havis sian lastan labortagon kiel vicprezidanto de asekura kompanio en la usona urbo Omaha. Vespere la ekskolegoj rekontiĝas kun li en restoracio por senpersona adiaŭa ceremonio, kaj lia laborpostena posteulo certigas al li ke li ĉiam estus bonvena en sia eksa oficejo, ĉar lia faka konsilado ĉiam estus aprezata. Kiam li vere aperas en la oficejo, li renkontas afablan malakcepton kaj la certigon ke li ne plu bezonatas. Dum la eliro li krome vidas, kiel liaj zorge ordigitaj aktujoj ĉiuj estis enrubujigitaj.

Kiel pensiulo li estas konfrontata kun ĉiuj temoj pri kiuj li dum la laboraj jaroj apenaŭ zorgis, kiel ekzemple kun sia edzino Helen, kun kiu li vivas ekde 42 jaroj sed kiu ŝajnas al li fremda maljunulino, kun la plenkreska filino en malproksima urbo, kiun li idealigas en ĉarmaj knabinetaj memoroj sed kiu ne nur geografie sed ankaŭ psike tre distanciĝis de li, kaj kun granda viva malpleno, ĉar dum la lastaj jardekoj li nek zorgis pri amikoj nek pri hobioj.

Por spiti al sia kreskiĝanta sento esti senutila, li transprenas subtenan partnerecon por 6-jara orfeja knabo en Tanzanio, al kiu li - kiel rekomendas la partnereca organizaĵo - ekskribas personajn leterojn: La leteroj al Ndugu iĝas por li la solaj momentoj en kiuj li sincere reflektas sian vivon kaj esprimas verajn emociojn.

Lia edzino havis la revon post la edza emiritiĝo ekvoji al granda vojaĝo tra Usono en luksa ruldomo, kiu jam aĉetite atendas apud la domo. Sed kiam nur kelkajn tagojn post la emeritiĝo neatendite mortas dum la ĉiutaga hejma mastrumado, klaras ke tro malfruas duope ekvojaĝi - li en la tagoj post la pensiiĝo tre nerviĝis pri la edzino kaj ne ĝojis pri la imago vojaĝi kun ŝi en tamen tre limigita spaco de ruldomo, sed post ŝia subita morto li tamen eksentas ke ŝi mankas al li, kaj ke li tute solecas. La plenkreska filino, kiu alvojaĝi por la entombigo de la patrino, rifuzas pli longe ferii por plenumi lian peton kelkajn pliajn tagojn resti ĉe la vidvo, kaj sole en la domo li iĝas depresia. Aldone li trovas amleterojn de sia ekskolego kaj eksa plej bona amiko al Helen, el kiuj klariĝas ke la du antaŭ multaj jaroj havis eksteredzecan amrilaton.

Li sole ekvojaĝas per la ruldomo, origine por alveni ĉe la filino ne nur 2 tagojn antaŭ ŝia edziniĝo, sed jam plurajn semajnojn; sed kiam la filino strikte rifuzas akcepti lin pli frue, li vojas al la eksa domo de siaj infanaj jaroj (nun tie estas benzinejo), al lia eksa universitato (kie neniu interesiĝas pri li), kaj poste al iuj turismaj lokoj de Nebrasko. Li renkontiĝas kun alia vojaĝanta geedza paro, kaj kiam la virino komprenas kaj vortumas lian triston kaj solecon, li sentas sin tiom altirata de tiu komprenemo (kiun laŭ li la edzino malgraŭ 42 komunaj jaroj neniam havis), ke li apogiĝas al la virino kaj kisas ŝin - ŝi indignite forpuŝas lin, kaj en honta konfuzo li pluvojas. Post tiu renkontiĝo li tamen vekiĝas el sia trista emocio, komencas paroli al sia mortinta edzino, pardonpetas ĉe ŝi pri sia 42-a psika "malĉeesto", kaj ankaŭ provas telefone diri al la eksa plej bona amiko ke li pardonas la amaferon antaŭ multaj jaroj.

Laŭ la deziro de la filino, Warren ĝustatempe alvenas en Denver du tagojn antaŭ ŝia edzinigo al la fianĉo Randell, kaj li gaste akceptiĝas ĉe la patrino de Randell. Post vespermanĝo kun pluraj familianoj de Randell li provas konvinki la filinon nuligi la edzinigan ceremonion, ĉar la fianĉo kaj ties familio laŭ li estas tute maltaŭgaj. Sed la filino tute indignigas pri lia skeptikemo, kaj klarigas al li ke li nur havas la elekton aŭ veni al la nupto aŭ tuj forvojaĝi. Post nokto en malkomfortega akvolito li sekvatage apenaŭ povas moviĝi pro fortaj dorsodoloroj, kaj la patrino de Randell patrinece prizorgas lind dum ŝi samtempe verŝas sur lin detalojn pri la propra seksa vivo kaj tiu de lia filino - detalojn kiujn Warren tute ne estas preparata aŭdi. Per al li nekonataj medikamentoj, kiujn donas al li la patrino de Randell, li tamen pasigas la tagon antaŭ la nupto, kaj vespere - kiam la patrino de Randell provas delogi lin en subcixela bankuvo - li fuĝas el ŝia domo por tranokti en la propra ruldomo. La nupto pasas sen kverelo: li plenumas la sociajn atendojn kaj prezentas tre penseman, sed bonvolan kaj afablan parolon pri la geedza parol kaj la familio de la fianĉo.

Ree hejme, li tamen resentas la malplenecon de sia nuna vivo kaj firmigas la juĝon ke lia vivo malgravas por ĉiuj aliaj homoj. Lia postpensiiĝa krizo jen kulminas. Surprize li en la poŝto tamen trovas leteron el Tanzanio, en kiu orfeja monaĥino skribas al li, ke la 6-jarulo ja ne jam mem scipovas legi aŭ skribi, sed ke oni traduke laŭtlegis ĉiujn leterojn el Usono, kaj ke la knabo kiel danka gesto desegnis bildon por Warren. La infana desegnaĵo, kiu montras malgrandan kaj grandan homojn manenmane, sub varme brilanta suno, tiom kortuŝas la pensiulon, ke li ekploras kaj eksentas ke lia vivo tamen havas etan pozitivan rezulton.

Prijuĝo redakti

La filmo montras fenomenon oftan dum pensiiĝoj en industriaj ŝtatoj: se individuo tro fokusiĝas pri la profesia vivo, kiu ŝajnas al ili pli grava ol juĝas la kompanio aŭ la kolegoj, kaj se dume neglektatas la para partnereco, familianoj, amikoj kaj eksterprofesiaj interesoj, post la pensiiĝo antaŭvideblas sento de granda malpleno. Warren Schmidt tamen estas ekstrema kazo: El psikiatria vidpunkto, li montras simptomojn de skizoida personeca perturbo. Amaras la ekkono ke li "kvazaŭ ne vivis" dum 42 geedzecaj kaj profesiaj jaroj, sed bonas ke per la vojaĝo kaj la multa rezonado li fine sukcesas iusence mem terapii sin.