Absoluta konverĝo

(Alidirektita el Absolute konverĝa)

En matematiko, seriointegralo estas konverĝa absolute, se la sumo aŭ integralo de la absoluta valoro de la termo aŭ integralato estas finia. La nocio absoluta konverĝo estas grava, ĉar ĝi estas ĝenerale postulata por reordigoj kaj produtoj de sumoj.

Pli detale, serio

estas konverĝa absolute se

Se estas kompleksa nombro (aŭ, pli ĝenerale, elemento de vektora spaco), ĉi tiu teoremo povas esti alĝustigita jene: la sumo de ĉiuj baziĝas sur la duvalenta operacio de vektora adicio en la kompleksa ebeno (respektive, la vektora spaco). Se la longo de la vojo, kiu estas la sumo de ĉiuj longoj , estas finia, la fina punkto estas en finia distanco de la 0.

Ankaŭ, integralo

estas konverĝa absolute, se la integralo de la respektiva absoluta valoro estas finia, t.e.

Reordigoj redakti

Absoluta konverĝo signifas ke la valoro de la sumo aŭ integralo estas sendependa de la ordo en kiu la sumo estas kalkulata. Tio estas, reordigo de la serio

 

kie σ estas permuto de la naturaj nombroj, ne ŝanĝas la sumon al kiu la serio konverĝas. Simile estas pri integraloj.

En la lumo de lebega teorio de integralado, sumoj povas esti traktataj kiel specialaj okazoj de integraloj, iom kiel aparta okazo.

Produtoj de serio redakti

La koŝia produto de du serioj konverĝas al la produto de la sumoj, se almenaŭ unu el la serioj konverĝas absolute. Estu:

 
 

La koŝia produto estas difinita kiel la sumo de termoj   kie:

 

Tiam, se almenaŭ unu el sumoj de   kaj   konverĝas absolute, do

 

Kondiĉa konverĝo redakti

Kondiĉe konverĝa serio aŭ integralo estas unu tiu kiu konverĝas sed ne konverĝas absolute. Bernhard Riemann pruvis ke kondiĉe konverĝa serio povas esti reordigita por konverĝi al ĉiu donita nombro, inkluzivante na ∞ kaj −∞. Vidu en rimana seria teoremo.

Vidu ankaŭ redakti