Acatlán (Hidalgo)

(Alidirektita el Acatlán (komunumo de Hidalgo))
Tiu ĉi artikolo estas pri la komunumo Acatlán en la subŝtato Hidalgo. En la subŝtato Veracruz estas samnoma komunumo.

Acatlán estas unu el la 84 komunumoj de la meksika subŝtato Hidalgo, kiu situas en la centra Meksiko norde de la urbo de Meksiko. Acatlán situas proksime de la urbo Tulancingo de Bravo (ĉirkaŭ 10 km for), ĉirkaŭ 50 km for de la ĉefurbo de la subŝtato Hidalgo Pachuca de Soto kaj ĉirkaŭ 140 km for de Meksikurbo. La ĉefurbo de la komunumo same nomiĝas Acatlán. La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 13001.

Acatlán
municipo de Meksiko

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Hidalgo
Poŝtkodo 43540
Telefonkodo 775
Kodo laŭ INEGI 13 001
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Elizabeth Vargas Rodríguez (2020-2024)
Demografio
Loĝantaro 22 268
Loĝdenso 87 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 20° 9′ N, 98° 26′ U (mapo)20.15-98.433333333333Koordinatoj: 20° 9′ N, 98° 26′ U (mapo)
Alto 2 120 m
Areo 174,7 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC -6
Acatlán (Meksiko)
Acatlán (Meksiko)
DEC
Acatlán
Acatlán
Situo de Acatlán

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Acatlán Municipality, Hidalgo [+]
vdr

La nomo "Acatlán" venas de la navatla lingvo.

Geografio redakti

La komunumo troviĝas en la sudorienta parto de la subŝtato. Ĝi limas norde al la komunumo Huasca de Ocampo, Agua Blanca de Iturbide kaj Metepec, oriente al Metepec kaj Tulancingo, sude al Tulancingo kaj Singuilucan kaj en la okcidente al la komunumoj Singuilucan kaj Huasca de Ocampo

La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 17914 loĝantojn. El tiuj estis 8591 viroj kaj 9323 virinoj. La komunumo havas surfacon de 174,7 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 2120 metroj super la marnivelo.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Historio redakti

Oni ne scias kiam precize unuafoje estis setlado de tiu regiono, sed ekzistas pruvoj ke la vilaĝanoj pagis impostojn al la meŝikoj. En1544 oni ekkonstruis la monaĥejon de San Miguel Arcángel kaj oni finis la konstruadon je la fino de la 18a jarcento.

Eksteraj ligiloj redakti