Adenito estas ĝenerala termino por inflamo de glandolimfa nodo.

Limfadenito estas inflamo de limfaj nodoj kaŭzita de bakteria infekto. La infektitaj limfaj nodoj pligrandiĝas kaj plivarmiĝas. Ŝveliĝo pro kresko de la limfaj ĉeloj kontraŭe nomatas limfadenopatio.

Seba adenito estas inflamo de la sebaj glandoj de la haŭto de mamuloj - tiuj glandoj havas la celon produkti sebon, lipidoriĉan sekreton kiu preventas troan sekiĝon de la haŭto.