Adenomo de hepato, hepatahepatoĉela adenomo, estas tumoro en la hepato normale benigna, kiu aperas fundamente en fekundaj virinoj asocia speciale al la uzado de kontraŭkoncipa pilolo.[1] Ĝi estas rara en viroj. Ĝenerale temas pri ununura vundo, kiu facile atingas grandon je 5 cm. Okaze de multaj malgrandaj vundetoj, oni devus kontroli, ke ne temas pri glukogenozo (malsano de Von Gierke).[2]

La diagnozo kutime estas hazarda, ĉu dum abdomena sonografio, komputila tomografio aŭ diversaj tialoj.[3]

La grandaj hepataj adenomoj prezentas riskon de spontana rompo kiu kaŭzus gravan hemoragion, eĉ kun mortiga konsekvenco, supera al 30 %, pro kio, spite la benignecon de la adenomo mem, ties diagnozo kondukas ĝenerale al indiko de kirurga operacio.[4]

Referencoj

redakti
  1. Rooks J, Ory H, Ishak K, Strauss L, Greenspan J, Hill A, Tyler C (1979). «Epidemiology of hepatocellular adenoma. The role of oral contraceptive use.». JAMA 242 (7): 644-8. PMID 221698. doi:10.1001/jama.242.7.644.
  2. «Hepatocellular Adenoma: eMedicine Gastroenterology». Alirita la 31an de julio 2020.
  3. Hussain S, van den Bos I, Dwarkasing R, Kuiper J, den Hollander J (2006). «Hepatocellular adenoma: findings at state-of-the-art magnetic resonance imaging, ultrasound, computed tomography and pathologic analysis.». Eur Radiol 16 (9): 1873-86. PMID 16708218. doi:10.1007/s00330-006-0292-4.
  4. Toso C, Majno P, Andres A, Rubbia-Brandt L, Berney T, Buhler L, Morel P, Mentha G (2005). «Management of hepatocellular adenoma: solitary-uncomplicated, multiple and ruptured tumors.». World J Gastroenterol 11 (36): 5691-5. PMID 16237767. Teksto arkivita la 11an de marto 2007 en la Wayback Machine.