Aderioj

(Alidirektita el Aderoj)

La aderioj (Aderi, alia nomo: Harari) estas etno en nordorienta Etiopio. Ili estas la islamaj loĝantoj de la urbo Harar kaj devenas de la orientaj muzlimiĝintaj guragoj, kiuj ensorbiĝis en la kuŝidan etnon de la oromoj (Galla). La aderia lingvo, nomata Harari, apartenas al la afrikazia lingvofamilio. La aderioj havas pro historiaj kaŭzoj propran lingvistiko-kulturan identecon.

Aderioj
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

La eminenta muftio (islama juristo) Abdullah Al-Harari apartenis al ili.

Vidu ankaŭ redakti