Administracia juĝistaro en Tajlando

La Administracia juĝistaro de Tajlando estas branĉo de la jurosistemo de Tajlando, kiu traktas plendokazojn kontraŭ ŝtataj organizoj aŭ samaj oficistoj. La tajlanda jurordo estas mikso de romiĝermana kaj anglosaksa juro (common law), kaj por la administracia justico ĝi inspiriĝis de la franca kaj germana modeloj.

Profunde reformite kaj ricevinte konstitucian statuson per la konstitucio de la reĝlando Tajlando de la 11-a de oktobro 1997, la administracia juĝistaro konsistas el:

  • Supera Administracia Kortumo;
  • unuainstancaj administraciaj tribunaloj;
  • eventuale apelaciaj administraciaj kortumoj, kies kreon permesas la konstitucio.

La administraciaj juĝistaroj verdiktas i.a. pri konfliktoj inter la individuoj kaj la centraj administraciaj aŭtoritatoj (agantaj nome de la registaro), la lokaj kolektivoj aŭ la publikaj firmaoj. La Supera Administracia Kortumo verdiktas pri la laŭleĝeco de la reĝaj dekretoj kaj pri ĉiuj aferoj, pri kiuj la leĝo atribuas al ĝi kompetenton. Ĝi rolas kiel konsilanto de la registaro, la Ŝtata Konsilio,[klarigu] koncerne la leĝ- kaj dekreto-projektoj.

Vidu ankaŭ redakti