La M15 Adriana kasko (en franca: Casque Adrian [kaskadrIAN]) estis militkasko fabrikita por la Franca Armeo dum la Unua Mondmilito. Ĝi estis la unua normiga militkasko de la Franca Armeo kaj estis desegnita kiam milionoj de francaj soldatoj estis enkaĉigitaj en la tranĉea milito, kaj kapovundoj el falanta mitrajlo generita de la nova tekniko de nerekta pafo iĝis ofta kaŭzo de batalkampaj mortoj. Enkondukita en 1915, ĝi estis la unua moderna ŝtalkasko[1][2] kaj ĝi utilis kiel baza kasko de multaj armeoj ĝis la 1930-aj jaroj. Dekomence fabrikita por infanteriaj soldatoj, en modifita formo ili estis haveblaj ankaŭ por kavalerianoj kaj tankanoj. Posta versio, nome M26, estis uzita dum la Dua Mondmilito.

Adriana kasko
modelo vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
vdr
Francinfanteria M15 Adriana kasko.

Notoj redakti

  1. Military Trader Alirita la 2a de Oktobro 2018
  2. Military headgears Arkivita la 27an de Majo, 2012, en Archive.is Alirita la 2a de Oktobro 2018