Adulario
vario de ortoklazo
En mineralogio, adulario[1] estas vario de ortoklazo.
Priskribo
redaktiAdulario estas nomo de senkolora aŭ blanka, prisma formo de la minerala specio ortoklazo, troviĝanta en kavoj en metamorfa petro.
Kelkaj specimenoj montras bluecan brilon laŭ kristalaj facoj; la gema nomo de brila adulario estas lunŝtono.
Etimologio
redaktiLa adulario estas nomita laŭ Adula, la latina kaj itala nomo de la monto Rheinwaldhorn apud Sankt-Gotardo en Svislando, kie troviĝas tiu mineralo.