Ortoklazo
feldspata mineralo
En mineralogio, la ortoklazo estas silicihava mineralo, kiu formiĝas en vulkana petro.
Ortoklazo | |
---|---|
Ĝeneralaĵoj | |
Ĥemia formulo | KAlSi3O8 |
Klasado de Strunz | 9.FA.30 |
Identeco | |
Koloro | senkolora, verdeta, grizflava, blanka, roza |
Mohs-skalo | 6 |
Specifa denso | 2,55–2,63 |
Priskribo
redaktiOrtoklazo estas ofta komponanto de granito kaj aliaj vulkanaj petroj. Tipe, ortoklaso okazas kune kun albito.
Ortoklazo estas unu el la 10 difinantaj mineraloj de la Mohs-skalo; laŭdifine, ĝia malmoleco estas 6.
-
Ortoklaso el Slovakio
-
Ortoklaso el Portugalio
-
Adulario
-
Lunŝtono
Uzoj
redaktiOroklazo estas materialo por farado de vitro kaj kelkaj ceramikaĵoj.
La travidebla formo de ortoklazo nomiĝas adulario; gema adulario ankaŭ nomiĝas lunŝtono. Ĝi estas la ŝtata gemo de Florido.
Etimologio
redaktiLa termino ortoklazo devenas de ὀρθός orthós “rekta, orta” kaj κλᾰ́σῐς klásis “rompo”, ĉar la angulo inter la du klivebenoj de ortoklazo estas orta.
Eksteraj ligiloj
redakti- Orthoclase (angle). Mindat.org.