Lunŝtono
Lunŝtono estas gemo, tipe travidebla formo de ortoklazo.
Priskribo
redaktiLa lunŝtono troviĝas en diversaj koloroj — blanka, blua, griza, bruna, roza, ktp.
La lunŝtono montras perlecan brilon, pro difrakto en mikrostrukturo de lamenoj.
Distribuo
redaktiLunŝtono troviĝas en Armenio, Aŭstralio, la Aŭstraj Alpoj, Meksiko, Madagaskaro, Birmo, Norvegio, Pollando, Barato, Srilanko, kaj Usono.
Historio
redaktiLunŝtono estas tradicie uzata en juveloj. La helenoj kaj la romianoj asociis ĝin kun la luno kaj la lundiino Artemiso / Diano, kaj kredis ke ĝi formiĝis el solidiĝintaj lunradioj.
Lunŝtonoj populariĝis dum la Secesia modo de Francio.
En 1970, Florido nomumis la lunŝtonon la oficiala ŝtata gemo, por memorigi la surluniĝon de Neil Armstrong kaj Buzz Aldrin (el Kosmocentro Kennedy en Florido).
Eksteraj ligiloj
redakti- Moonstone Value, Price, and Jewelry Information (angle). International Gem Society.