Kennedy Space Center

(Alidirektita el Kosmocentro Kennedy)

La Kosmocentro Kennedy (angle Kennedy Space Center [kenedi spejs senta], ofte mallongigita al KSC) estas la lanĉejo de NASA ĉe Cape Canaveral sur la insulo Merritt en Florido. En la kosmodroma parto de la lanĉejo la lun-esploraj misioj ekis en la epoko de Projekto Apollo. Post tiu periodo ĝi fariĝis la lanĉejo de la Kosmopramo (Space Shuttle). Krom la kosmodromo, kosmoesplorejoj kaj giganta kosmoveturila konstruejo kompletigas la centron.

Kennedy Space Center
emblemo
kosmodromo • esplora institucio • NASA facility
Komenco 1-a de julio 1959 vd
Geografia situo 28° 35′ 7″ N, 80° 39′ 3″ U (mapo)28.585278-80.650833Koordinatoj: 28° 35′ 7″ N, 80° 39′ 3″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Situo kantono Brevard
Kennedy Space Center (Florido)
Kennedy Space Center (Florido)
DEC
Kennedy Space Center
Kennedy Space Center
Lokigo de Florido en Usono
Map
Kennedy Space Center
Retejo Oficiala retejo
vdr

La regiono ekricevis novan destinon kiel testlanĉejon de raketoj in 1949 pro decido de la Usona prezidento Harry S. Truman. Ĝia situo estas ideala pro tio ke ĝi estas proksima al la ekvatoro kaj estas ebleco lanĉi la rakedojn en la direkton al la Atlantika Oceano. Tio estas la sama direkto kiel la rotacio de la tero.

Mallonge post la mortiga atenco al prezidento John F. Kennedy estis oficiala nomŝanĝo al John F. Kennedy Space Center.

Ĉiuj lanĉoj nuntempe (2015) okazas de la lanĉejo 39-a. Estas du platformoj de kiuj la kosmopramoj startas: platformo 39-A kaj 39-B. Proksimume ses kilometrojn for de la lanĉejoj staras la granda konstruaĵo Vehicle Assembly Building. En tiu ĉi enorma konstruejo (en kiu eĉ Empire State Building kvarfoje enirus) oni muntas la kosmopramon kaj transportas ĝin poste sur grandega veturilo al la lanĉplatformo.