Adventisma lernejo (Votuporanga-SP)

(Alidirektita el Adventisma lernejo (Votuporango))

La adventisma lernejo (portugale ĝi nomiĝas Colégio Adventista de Votuporanga, mallongigo CAV) estas privata lernejo en la brazila urbo Votuporango, aganta en la lernadoj infana, elementa kaj meza.

Adventisma lernejo
Colégio Adventista de Votuporanga - CAV
Komenco 9-a de majo 1957
Sidejo Votuporango
 Brazilo
Tipo Privata lernejo religia
Retejo Retpaĝaro
vdr

En 1956 kontruiĝis ĉe la strato Searao n-ro 64 preĝejo de la Sepataga Adventisma Eklezio, kaj tiam ekestis idealo: konstrui apud ĝi lernejon por infanoj de la adventismaj membroj. Rezulte je la 9-a de majo 1957 estis laŭleĝe rajtigita la funkciadon de la tiama "Escola Primária Adventista" (adventisma bazlernejo).

CAV estas parto de la reto de adventismaj lernejoj en la subŝtato San-Paŭlo, kies prizorgado koncernas la organizaĵon Instituição Paulista Adventista de Educação e Assistência Social (IPAEAS).

[1]

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti