Lernejo Manoel Lobo
La lernejo Manoel Lobo (oficiale Escola Estadual Doutor José Manoel Lobo en la portugala) estas publika lernejo en la brazila urbo Votuporango, rolanta kiel mezlernejo kaj en parto de la elementa lernado.
Lernejo Manoel Lobo | ||
---|---|---|
Escola Estadual Doutor José Manoel Lobo | ||
organizaĵo | ||
Komenco | 23-a de majo 1948 | |
Sidejo | Votuporango | |
Tipo | Publika lernejo | |
Retejo | Informpaĝo | |
Fondita la 23-an de majo 1948 kun la nomo de Colégio Estadual kaj Escola Normal "D-ro José Manoel Lobo", la lernejo ekfunkciis kie hodiaŭ estas la sidejo de UNIFEV en la centro de la urbo.
La lernejo Manoel Lobo estas parto de la eduka reto de la subŝtato San-Paŭlo kaj nuntempe okupas la areon de dombloko, limigita de la stratoj Amazono, Tibaĵio, San-Paŭlo kaj Espirito-Santo.
Referencoj
redakti- ↑ Informpaĝo en la retejo de la plenuma povo de Votuporango Arkivigite je 2021-09-20 per la retarkivo Wayback Machine portugale
- ↑ Informoj sur fejsbukpaĝo portugale
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Retpaĝo de la lernejo en la retejo de la subŝtato San-Paŭlo Arkivigite je 2021-09-21 per la retarkivo Wayback Machine portugale